La leĝo de Poe estas Interreta aforismo, kiu diras, ke sen klara indiko pri la intenco de la aŭtoro, ne eblas fari parodion de ekstremaj vidpunktoj, kiu ne estos miskomprenita de iuj legantoj aŭ spektantoj kiel sincera esprimo de la parodiitaj vidpunktoj.
La originala diraĵo de la aforismo, fare de Nathan Poe, estis:
|
La leĝon de Poe skribis en 2005 Nathan Poe, en afiŝo ĉe christianforums.com, Interreta forumo pri kristanismo. La kunteksto estis diskuto pri kreismo, kie antaŭa afiŝinto diris al alia uzanto: "Bone ke vi inkludis la palpebrumon. Alie oni eble pensus, ke vi estas serioza." Poe respondis, "Sen palpebruma miensimbolo aŭ alia evidenta montro de humuro, estas tute neeble parodii kreiston tiel, ke iu ne miskomprenos ĝin kiel la aŭtentikan aferon." Kvankam la originala diro de la leĝo de Poe specife temis pri kreismo, oni poste ĝeneraligis ĝin por apliki ĝin al ĉia fundamentismo aŭ ekstremismo.
La leĝo rediris konsilon ofte afiŝatan en Interretaj forumoj, pri la bezono klare marki sarkasmon kaj parodion (ekz. per palpebruma miensimbolo) por eviti konfuzon. Versioj de tia konsilo aperis jam en 1983 en Uzreto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leĝo de Poe, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.