Paleontologio: Scienco pri formortintaj vivuloj kaj fosilioj

La Paleontologio pristudas la historion de la vivo sur la Tero, la praajn plantojn kaj animalojn, laŭ la indikoj de fosilioj. La vorto devenas de sciencaj grekaj radikoj: palaios (malnova) + ontos (estaĵo) + logio (scienco).

La paleontologio studas: vivantajn estaĵojn de la prapasinteco, aŭ pravivulojn, kaj sedimentajn formaciojn (roktavolojn) kiuj enhavas fosiliojn.

Ĝi sin apogas sur informoj de Biologio kaj de Geologio. Vere kiu studas nuntempajn ĉu plantojn ĉu bestojn, devas konsideri, ke fakte la nuntempa vivularo estas nur parto de la tera vivularo. La ŝtoniĝintaj vivulantaroj estas objektoj de la Geologio, ĉar ili troviĝas en sedimentaj tavoloj, en sediment-rokaĵoj, sed ĉar ili enhavas plantojn aŭ bestojn, tion devas pristudi la Biologio. Kiam tio estis farata, oni scias la aĝo kaj la estiĝo de la tavolo, do jen oni denove en la Geologio.

Oni dividas la Paleontologion en:

  • Paleobotaniko kiu studas fosiliojn de vegetalojfungoj formortintaj kaj de ties taksonomio. Ĝi estas fako ne tiom disvastigata kiel la Paleozoologio. Ĉi tie oni povas konsideri fakojn kiel la Palinologio aŭ scienca pristudo de la poleno.
  • Paleozoologio kiu studas fosiliojn de animaloj; Tiu fako estas la plej konata kaj disvastigata kaj pro tio foje estas konsiderata kiel nura Paleontologio. Inter fosilioj de animaloj, ĝi pristudas prefere tiujn de jam formortintaj animaloj kaj ties taksonomion. Ĉi tie oni povas konsideri fakojn kiel la Paleoentomologio aŭ la Dinosaŭrologio.
  • Makropaleontologio kiu studas la facile videblaj fosiliojn (ostojn, konkojn, ungojn, ktp.) nomataj makro-fosilioj;
  • Mikropaleontologio kiu studas tre malgrandajn fosilojn (protozoariojn, radiolariojn, ktp.) nomataj mikro-fosilioj.
  • Paleoklimatologio. Ĝi eliras de la biologiaj limigoj kaj eniras ene de la Meteorologio. Ĝi pristudas la klimaton, la atmosferajn kondiĉojn, la klimatajn zonojn de la geologia pasinteco.
  • Paleogeografio. Ĝi rilatas la fizikan geografion, kaj baziĝas super la studo de la topografio kaj de la geografio de la pasinteco.

Famaj paleontologoj

Paleontologio: Famaj paleontologoj, Teknikaj terminoj, Referencoj 
Georges Cuvier (1769-1832)

Teknikaj terminoj

Referencoj

Endre Dudich, "Ĉu vi konas la Teron? Ĉapitroj el la geologiaj sciencoj", Scienca Eldona Centro de UEA, Budapest, 1983.

Eksteraj ligiloj

(En la hispana lingvo)


Tags:

Paleontologio Famaj paleontologojPaleontologio Teknikaj terminojPaleontologio ReferencojPaleontologio Eksteraj ligilojPaleontologio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

FekadoFajliloUzbekioInformo-rehavigoWikipediaRomano19237-a jarcentoIBMSeksumadoKonvencioj de Vieno pri diplomatioFundamento de EsperantoMax MeckelKomunika satelitoFutbala Mondpokalo 2022MikenoLa Llosa de RanesAlmenara (Castellón)VulvoZagreba metodoSestaga militoGaela lingvaroVallada (stacidomo)Internacia tagoManuel HalvelikTriopismoPRISM4-DekenoRetpaĝoAlmenara (stacidomo)19-a jarcentoAlcoutimMilena VelbaKatarina de ĜenovoEsperantistojTwitchVikivortaroPaŭlo DiakonoPesaĥoDinanLibera verkoFernão de MagalhãesKazaĥioKolomboMediaVikioMarto de 2024Libera scioEsperanto kaj Libera ScioNederlanda lingvoDinosaŭrojItalioSenpilota aviadiloMagellan (Tjumeno)StenografioSão Brás de AlportelOndfunkcioFinna lingvoListo de urboj de AzerbajĝanoOktobrofestoTeroDemotika lingvoLajos ChapponÇatal HöyükSeksa kuniĝoKlitoroPentrista stabloTolivudoMezorientoInterlingvaoGrandduklando FlandrensisJapanio🡆 More