Oswald WIENER, pseŭdonimo Evo Präkogler, (naskiĝinta en la 5-a de oktobro 1935 en Vieno kaj mortis la 18-an de novembro 2021) estis aŭstra verkisto.
Li famiĝis antaŭ ĉio pro sia engaĝiĝo en la Viena Grupo.
Oswald Wiener | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de oktobro 1935 en Vieno | ||||
Morto | 18-an de novembro 2021 (86-jaraĝa) en Feldbach (Stirio) | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Lingvoj | germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Lore Heuermann • Ingrid Wiener vd | ||||
Infanoj | Sarah Wiener vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • universitata instruisto • aesthetician • lingvisto • matematikisto • ludartisto vd | ||||
Laborkampo | kreiva kaj profesia verkado • kibernetiko • theory of language vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
Aktiva dum | 1960–1970 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ĉe la Universitato de Vieno li studis jursciencon, muziksciencon, afrikajn lingvojn kaj matematikon. Post la interrompo de ĉiuj studoj li perlaboris kiel trumpetisto de ĵazmuziko. Tiam li renkontis la anojn de la Viena Grupo. Inspirite per la lingvofilozofio de Fritz Mauthner kaj Ludwig Wittgenstein li donis al la grupo bazon teorian. La literaturkoncepton (kp. Marcel Duchamp) oni strebis etendi al ĉiuj skribitaĵoj, sekve ankaŭ al ĉiutagaj kaj funkciaj tekstoj. La ankarkismon, prezentitan per tekstkunmetitaĵoj, poemoj kaj porscenaj prozaĵoj, li konatigis surstrate al la vienanoj. Pro tio li intertempe taksitis esti "publike tre danĝera".
En 1959 li forbruligis siajn manuskriptojn kaj provis sukcesi surlabormerkate kiel programisto ĉe Olivetti. De 1962 ĝis 1967 li publikigis en la konata literatura fakgazeto manuskripte la procedan, ĝenro-detruantan romanon die verbesserung von mitteleuropa (presita en 1969), kiu kombinis eseajn, skizajn kaj fikciajn elementojn kaj miksas lingvo- kaj sociokritikon al ne plu diserigebla miksaĵo de fikcio, komentoj, eseaj enmetitaĵoj kaj filozofia scienca prozo.
Lingvo iĝas tiel anarkiisma kaj neprirezignebla ilo de memidentigo: "Mi spertis ĉe mi mem, ke la uzo de lingvo estas decidega por la sento kaj tra kaj per la sento por la materiaj statoj de la korpo."
Samtempe individueco radike forigatas en verkaro, kiu malkreas la romanojn, la klasikan ĝenron de burĝa memtrovilo. Ĉiu individuo estus nur produkto de lingvo, la mio estus - kiel laŭ la teorio de Ernst Mach - nesavebla.
En la jaro 1967-a li maldungiĝis ĉe Olivetti kaj malfermis du jarojn poste la knajpon Exil en Berlino. En 1986 li transloĝiĝis al Dawson por okupiĝi pri artefarita inteligenteco.
En 1989 li ricevis la premion Österreichischer Staatspreis für Europäische Literatur. En 1990 aperis - la pseŭdonime verkita - satira/ironia, triviala romano Nicht schon wieder...!, kiu taksas la realecon de komputila programaro la sola devoliga kaj deviga realeco. Ĉi tiun romanon influis la franca simuligfilozofo Jean Baudrillard, kies verkon Die fatalen Strategien Wiener eldonis en 1991. En 1995 aperis la wiener-aj skribitaĵoj pri la ekkonoteorio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Oswald Wiener, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.