Kibernetiko

Kibernetiko estas teorio kaj fako kiu studas pri en-sistema komunikado kaj regado pere de retrokuplado en maŝinoj kaj estaĵoj.

La termino kibernetiko devenas de la greka Κυβερνήτης (kubernites – kiu signifas stiristo, reganto, piloto, aŭ direktilo. La kreinto de tiu termino estas August Cieszkowski, kaj li priskribis per ĝi la fenomenojn de la socio konforme kun socialismo. Norbert Wiener unue uzis la terminon en sia libro Cybernetics, or control and communication in the animal and machine (Kibernetiko, aŭ regado kaj komunikado en la besto kaj la maŝino) por priskribi "teleologiajn meĥanismojn".

Norbert Wiener
Norbert Wiener

La foje uzanta skribo (kaj prononco) per komenca "c" devenas el la latina lingvo, en kiu la litero 'K' ne ekzistis.

Historio

Unua movado

Inter 1942 kaj 1953 okazis la Macy konferencoj, kie kunvenis matematistikoj, logikistoj, antropologoj, psykologoj kaj ekonomikistoj por konstrui ĝenerala scienco de la spirito. Sekvante ĉi tiuj konferencoj estas publikigitaj du artikoloj : "Behavior, Purpose and Teleology" de Arturo Rosenblueth, Norbert Wiener kaj Julian Bigelow kun la temo de la organizaj modeloj subestaj la finpretigitaj kundutoj kaj "A Logical Calculus of Ideas Immanent in Nervous Activity" de Warren McCulloch kaj Walter Pitts kun la temo de la organizaj ŝablonoj subesta percepto.

En 1948 Wiener difinis la Kibernetiko kiel la scienco pri komunikadoj kaj reguligoj de naturaj kaj artefaritaj sistemoj.

Dua movado

Dum la unua kibernetiko studas kiel sistemoj konservas homeostazon per memreguligaj mekanismoj, la dua kibernetiko studas kiel la sistemoj evoluas kaj kreas novaĵoj strukturoj. En la dua movado de la kibernetiko la observanto inkluzivas sin en la observita sistemo.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Bibliografio

(eo) Lingvo- kibernetiko : kaj aliaj internacilingvaj aktoj de la IX-a Internacia kongreso de kibernetiko : Sprach-Kybernetik : und andere internationals-prachige Akten vom IX. Internationalen kybernetikkongress, kompilitaj laŭ komisio de la Association internationale de cybernétique fare de Helmar G. Frank, Yashovardhan, Brigitte Frank-Böhringer, Tübigen : Gunter Narr Verlag, 1982.190 p. : ill. ; 21 cm, ISBN 687808577X

(eo) Adcock, John, 1985, Antropokibernetiko - psikokibernetiko, Internacia Komputado, p 5-10.

(angla) Paul Pangaro,1990, Cybernetics - A DefinitionEprint

(germana) Lars Bluma, (2005), Norbert Wiener und die Entstehung der Kybernetik im Zweiten Weltkrieg, Münster.

(franca) George Boulanger, Le Dossier de la cybernétique : utopie ou science de demain dans le monde d'aujourd'hui ? kun Léon Delpech, Abraham Moles,...et al. , Verviers : Gérard & Cie, 1968.

Tags:

Kibernetiko HistorioKibernetiko Vidu ankaŭKibernetiko Notoj kaj referencojKibernetiko BibliografioKibernetikoAugust CieszkowskiGreka lingvoNorbert WienerSocialismo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ŜenŝjioLeninKoko2-ButinoBelmonte (Portugalio)Damir MatkovićDomajna nomsistemoMariana FosegoŜtato PalestinoSamtavola komunikado1962Lajos ChapponLeandro Fernández de MoratínKomuna Norma DatumaroUrinadoEkspansioHermann JürgensenAntal FaludiPermakulturoSebiș (Șieuț)BenzilacetonoISO 8601Statistika Fako de la Unuiĝintaj NaciojAŭstrioAleksandr Andrejeviĉ SaĥarovKuketoAblativoŜahoPIVRonald ReaganMoresnet neŭtralaPekinoLiteratura MondoDua MondmilitoStacio Hashimoto (Kioto)Antaŭa vokaloOkulharojNaturalismoFrancioGavaroEĥo de MoskvoTimurFedro (dialogo).mwServiloDrăgăneștiAtif AslamAnnie BakerSebiș (Arad)Kastelo PrielauStefan Zweig!Kung lingvaroArsenoMilo ĐukanovićInterstellarMapo de Fra MauroSerio John J. MaloneCifereca objekta identigilo🡆 More