Marcel DUCHAMP (naskiĝis la 28-an de julio 1887, mortis la 2-an de oktobro 1968) estis franca/usona artisto kies verko kaj ideoj konsiderinde influis la evoluojn de post-Dua Mondmilita okcidenta arto, kaj lia konsilo al modernaj kolektantoj helpis formi la artismojn de la Okcidenta arta mondo.
Lia influo daŭris en la dudek unuan jarcenton.
Marcel Duchamp | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Henri-Robert-Marcel Duchamp |
Naskiĝo | 28-an de julio 1887 en Blainville-Crevon |
Morto | 2-an de oktobro 1968 (81-jaraĝa) en Neuilly-sur-Seine |
Tombo | Cimetière monumental de Rouen |
Lingvoj | franca |
Loĝloko | Munkeno • Nov-Jorko • Bonaero • Rueno |
Ŝtataneco | Francio • Usono |
Alma mater | Académie Julian • Lycée Pierre-Corneille • École nationale des chartes |
Familio | |
Patro | Justin-Isidore Eugène Duchamp |
Patrino | Lucie Duchamp |
Frat(in)oj | Raymond Duchamp-Villon • Jacques Villon • Suzanne Duchamp |
Edz(in)o | Teeny Matisse • Lydie Sarazin-Levassor |
Amkunulo | Gabriële Buffet-Picabia • Maria Martins |
Infano | Yo Savy |
Parencoj | Émile Frédéric Nicolle |
Okupo | |
Okupo | aktoro • ŝakisto • pentristo • skulptisto • fotisto • poeto • bibliotekisto • dezajnisto • artisto • vidartisto • filmreĝisoro • filozofo • konstrua desegnisto • gravuristo • assemblage artist |
Verkoj | Étant donnés L.H.O.O.Q. Nude Descending a Staircase, No. 2 |
Li estas la plej ofte asociata kun la movadoj de Dada kaj Superrealismo, tamen li apenaŭ partoprenis en la movado de Dada en Parizo post partopreni en la movado de Dada en Novjorko, kaj lia partopreno en la Superrealisma movado estis malantaŭ la scenoj.
Kelkaj mil libroj kaj artikoloj provas interpreti la verkon kaj filozofion de Duchamp, sed en intervjuoj kaj lia skribaĵo, li nur aldonis al la mistero. La interpretoj interesis lin kiel iliaj propraj kreadoj, kaj kiel respeguliĝoj de la interpretantoj.
"Fontano" estas "preta" skulptaĵo kreita de Marcel Duchamp en 1917; temas pri pisejo el blanka porcelano mezuranta 23,5 cm je 18 cm kaj alteco de 60 cm. Ĉi tiu verko, en la ĝenro de ŝoka arto, estas konsiderita unu el la plej kompleksaj verkoj en moderna arto, ĉar ĝi ŝajnas malhavi realan enhavon. Ĝi igas la spektanton demandi "Kio estas arto?" Aŭ "Kio meritas esti arto?".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Marcel Duchamp, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.