Novak ĐOKOVIĆ (serbe: Новак Ђоковић; naskiĝis en Beogrado, Serbio, la 22-a de majo 1987) estas serba tenisludisto, ekde la 4-a de julio 2011 daŭre gvidanto de la ATP-listo (monda ranglisto de profesiaj tenisludistoj).
Novak Đoković | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1987 (36-jaraĝa) en Beogrado |
Lingvoj | angla • serba • itala • franca • germana |
Loĝloko | Montekarlo • Beogrado • Marbella |
Ŝtataneco | Socialisma federacia respubliko Jugoslavio • Federacia Respubliko Jugoslavio • Serbio kaj Montenegro • Serbio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Srdjan Djokovic |
Patrino | Dijana Djokovic |
Frat(in)oj | Marko Djokovic • Djordje Djokovic |
Edz(in)o | Jelena Djokovic |
Okupo | |
Okupo | tenisisto |
TTT | |
Retejo | https://novakdjokovic.com |
Dum sia kariero, li ĝis la stato de februaro 2016 venkis en signife pli ol 650 ludoj, akiris pli ol 61 titolojn, el kiuj 12 en la prestiĝaj turniroj de la serio "Granda Ŝlemo", 30 en konkuro ATP Masters Series kaj 5 (2008, 2012, 2013, 2014 kaj 2015) en Pokalo de la Majstroj (Tennis Masters Cup).
El liaj dek unu venkoj en la turniroj de la serio "Granda Ŝlemo", en 2011, 2014 kaj 2015 li venkis en Wimbledon, en 2011 kaj 2015 li triumfis en la turniro US Open, en 2008, 2011, 2012, 2013, 2015 kaj 2016 venkis en la turniro Australian Open kaj en 2012, 2013 kaj 2015 atingis la finalon de la turniro French Open, nomata Roland Garros.
Novak Đoković loĝas en Montekarlo, Monako.
La 16-an de Januaro 2022, post kelkaj tagoj de juraj procesoj Novak Đoković estis deportita el Melburno, Aŭstralio, ĉar li malobeis la landajn regulojn kontraŭ KOVIM-19, ĝuste antaŭ sia partopreno en ĉampioneco Malferma.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Novak Đoković, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.