Leonard BERNSTEIN (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1918 en Lawrence, Massachusetts – mortis la 14-an de oktobro 1990 en New York City) estis usona komponisto, dirigento, pianisto kaj populariganto de muziko.
Aŭtoro de sukcesaj muzikaloj (West Side Story 1957, filmigita en 1961, Candide, On the Town), operoj (Trouble in Tahiti, A Quiet Place), baletoj (Dybbuk), simfonioj (Jeremiah, The Age of Anxiety), kantoj, scena kaj filma muziko.
Leonard Bernstein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Louis Bernstein |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1918 en Lawrence |
Morto | 14-an de oktobro 1990 (72-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | pneŭmonito • korhalto |
Tombo | Green-Wood Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard • Instituto de Muziko Curtis • Eliot House |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Samuel Joseph Bernstein |
Patrino | Jennie Resnick |
Edz(in)o | Felicia Montealegre |
Infanoj | Jamie Bernstein • Alexander Bernstein • Nina Bernstein |
Okupo | |
Okupo | dirigento • pianisto • komponisto • muzikologo • filmkomponisto |
Verkoj | Symphony No. 1 Symphony No. 2 Kaddish West Side Story Candide |
TTT | |
Retejo | https://www.leonardbernstein.com |
Infano de polaj - judaj enmigrintoj el Ukrainio, studis muzikon en Harvard kaj en Filadelfio. En 1958-1969 li agis kiel dirigento de la Novjorka filharmonio kaj gastis en la plej elstaraj operscenejoj de la tuta mondo.
En sia verkaro ofte kunligis elementojn de ĵaza kaj populara muziko kun tradiciaj muzikaj formoj (ekz. en scena Meso). Li uzis specifan ritmon (oftajn sinkopojn, ŝanĝiĝantajn ritmojn, nesimetrian akcentigon) kaj kolorplenan instrumentkonsiston. Li konsiderinde meritas pri altigo de arta nivelo de populara muziko kaj muzikaloj. Li famiĝis ankaŭ kiel populariganto de muziko (precipe en televido kaj radio) kaj aŭtoro de libroj pri muziko, per kiuj li kapablis veki ĉe multaj homoj intereson pri klasika muzika ĝenro. Estas interese, ke multaj el liaj kantkomponaĵoj estas plurlingvaj, ofte miksiĝas la angla, la hebrea kaj aliaj lingvoj inkluzive la latinan.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Leonard Bernstein, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.