La Internacio (originale france L'Internationale) estas la plej grava politika himno de maldekstrismo, kantata ĉefe en rondoj socialdemokrataj, socialismaj, komunismaj, kaj sociaj anarĥiismaj.
Pro la internacia temo kaj la internaciemo de la koncernaj partioj, La Internacio fariĝis unu el la plej multlingven tradukitaj kantoj en la mondo. La plej diskonigita Esperanta versio estas tiu de J. Zilberfarb. Sekvas kolekto de tradukoj en diversaj lingvoj. (Rimarku, ke kvankam nur indikite ĉe la unua teksto, ĉie validas, ke la refreno kantendas ĉiam dufoje).
Malgraŭ la principe internacia karaktero de la muzikaĵo, inter la jaroj 1918 ĝis 1943 la rusa traduko de La Internacio servis kiel ŝtata himno de Sovetunio. En 1944 en Sovetunio estis enkondukita ŝtata himno, komponita de A. V. Aleksandrov, kiu servas (kun multe ŝanĝitaj vortoj) kiel himno ankaŭ en hodiaŭa Rusio, la Himno de la Rusia Federacio. La himno estis konsiderata de revoluciulo Vladimir Iliĉ Lenin unu el la plej efikaj propagandiloj: ĝi estas kantata internacie dum la celebroj de la unua de majo, la festotago de laboristoj.
Vikifontaro havas la tekston de la Internacio en Esperanto en la franca kaj en pli ol 40 aliaj lingvoj
Eksteraj ligiloj
La Internacio, esperanta Zilberfarba versio ĉe la retejo de SAT.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La Internacio (himno), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.