Kura — antikva Cyrus, kartvele Mtkvari, estas rivero, ĉirkaŭ 1364 km longa, la ĉefa rivero en Kartvelio kaj Azerbajĝano.
Surfaco de la akvokolekta areo estas 188 mil kv.km. Ĝi fontas en nordoriento de Turkio, apud urbo Kars, kaj fluas nordorienten, poste sudorienten en Kartvelio kaj alfluas al Kaspia Maro.
Kura | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 360 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Kaspio |
Geografio | |
Landoj | Turkio |
Regionoj | Provinco Ardahan |
| |
Sur la rivero funkcias akvoenergiaj centraloj apud Mcĥeta, Tbilisi kaj Mingeĉaur; la ampleksa akvorezervujo ĉe Mingeĉaur estas ankaŭ uzata por irigacio. La ĉefa enfluanto de Kura estas: Araks, ankaŭ - Liaĥvi, Aragvi, Ĥrami, Alazani. Kura estas ŝipebla ĉirkaŭ 480 km kontraŭflua.
La rivero fluas tra la urboj Borĝomi, Gori, Mcĥeta, Tbilisi (ĉefurbo de Kartvelio), Rustavi, k.a.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kura, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.