Konvalo (latine Convallaria majalis), aŭ majfloro, estas herbeca planto de mezvarmaj regionoj.
Ĝi estas indiĝena de la Norda Hemisfero en Azio, en Eŭropo kaj ankaŭ en Apalaĉaj montoj de Nordameriko. Ĝi floras dum printempo, plejofte en majo, el tio ĝia nomo majfloro. Ĝiaj floroj, malgrandaj kaj blankaj, formiĝas laŭ aro da bonodoraj kloŝetoj. Ĝi estas venena planto. En Eŭropaj mezvarmzonaj arbaroj, kie ĝia ĉeesto estas natura, ĝi supozeble estas (kun vinko) bona bioindikilo pri la praeco kaj natureco de la arbaroj.
Convallaria majalis | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Convallaria majalis L., 1753 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Laŭ la tradicia klasifiko, ĝi apartenas al la familio liliacoj (Liliaceae). Pro tio, konvalo foje nomiĝas lilio de la valo. Laŭ la filogenetika klasifiko (APG sistemo, laŭ la angla akronimo: Angiosperm Phylogeny Group) ĝi estas parto de la familio de ruskacoj (Ruscaceae) aŭ de asparagacoj (Asparagaceae).
Konvalo estas staŭda herbeca planto, kiu formas vastajn koloniojn, disigante siajn rizomojn, kies stolonoj starigas rampotigojn dum somero. La tigoj estas je 15–30 cm altaj, kun unu aŭ du folioj je 10–25 cm longaj. La floradaj tigoj havas du foliojn kaj florojn aranĝitajn en floraro de 5-15 floroj. La floroj estas hermafroditaj. La korolo havas ses tepalojn kaj sonorilan formon, ili estas blankaj aŭ helrozaj, kun milda parfumo. La frukto estas bero.
Konvalo disvastiĝas tra plejparto de Eŭropo kaj mezvarma Azio. Ĝi estas konsiderata naturalizita en Nordameriko. En suda Eŭropo, ĝia disvastiĝo estas kutime limigita al montaj areoj. Formoj de konvalo, kiel la hela rozkolora florado nomata rosea, estas disvastigataj tutmonde.
Areoj, kie kreskas konvalo, estas aparta trajto de eŭropaj arbaroj fagaj kaj kverkaj. Dank' al iometa malsekeco, filtrita lumo tra arboj, ĉefe en fagaj kaj kverkaj arbaroj kaj maldensaj pinaj arbaroj, konvalo ofte kreas densajn koloniojn. En montoj, konvalo hejmiĝas ĝis alto de 1900 m enmontaj herbejoj, kun malkrutaj deklivoj kaj maldensaj arbustoj. Konvalo asociiĝas kun avelarboj kaj varmemaj arbustoj. Ĝi aperas ankaŭ en kalciaj grundoj kun acerotiliaj arbaroj.
Konvalo preferas varman someron, aerplenan medion kaj partan ombraĵon. Ĝi prosperas kaj sur kalciaj kaj sur acidaj grundoj. En tro ombra arbaro, la planto donas ofte nur foliojn sed neniujn florojn. Pro tio la disvastiĝo okazas tie ĉefe per radikaj ŝosoj.
En Hispanio, ĝi estas konata kiel larmoj de Salomono, rozo de la valo, lilio de Nia Sinjorino, sovaĝa lilio, mugueto . En Germanio, ĝi estas konata kiel kloŝetoj de majo. En Francio, ĝi estas konata kiel muguet, ĉar ekde 1200 estis uzataj la terminoj mugue aŭ musguet, kiuj estas derivitaj de musc, probable aliprononco de muskato, al kiu la odoro de la floro similas; la tradicia vendado de muguet strate estas permesata al iu ajn ĉiujare la 1-an de majo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konvalo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.