Akronimo aŭ (malofte kaj neklare) literaro estas vorto aŭ nomo konsistanta el la komencaj literoj de plurvorta nomo.
Kompare al simpla mallongigo akronimo estas prononcebla kaj kutime prononcata kiel vorto.
Ne nepras, ke de ĉiu vorto estas uzata nur unu litero; kelkaj akronimoj uzas pli (ekz. "Pekoteko" = "Per-komputora Termino-kolekto").
Kelkaj akronimoj necesas vokalojn por prononci kiel vorto.
Esperantigitaj vortoj, kiuj estis origine akronimoj en aliaj lingvoj:
Relative nova estas la termino "rikura akronimo". En rikura akronimo estas akronimo, kiu mem aperas en la mallongigata nomo (ofte unualoke). Ekzemplo estas "GNU" klarigata kiel "GNU Ne (estas) Unikso". La koncepto mem de rikuraj akronimoj estas jam pli malnova, kiel pruvas jena malnova anekdoto:
Du judoj diskutas biblio-rilatajn esprimojn. Unu diras: "Laŭ la Biblio Noa estis drinkulo same kiel Lot; tamen oni diras, ke iu estas 'ebria kiel Lot', ne 'ebria kiel Noa'. Kial?" La alia respondas: "Nu, ĉe Lot la trinkado estas en la nomo mem, ĉar "Lot" estas akronimo: "Lot ofte trinkas". "Ha, bele", diras la unua, "sed preferinde li nomiĝu 'Tol', por ke la trinkado estu en la komenco." "Ne! Tiuokaze li ja nomiĝus 'Tol'!"
El la proksimume 6,000 lingvoj de la homaro, iuj uzas dekojn aŭ eĉ centojn da miloj. Aliaj tamen ne rekonas iun el ili, ekzemple ĉar ilia skribsistemo ne taŭgas por ĝi. Haldès (Asocio AdEsperanto el Parizo) kreis la tutunuan akroniman vortaron, nome 'ACKR'
Hadès estis plurlingva revuo (2005-2008), iom simila al Tutmondaj Voĉoj (Global Voices), uzante Esperanton kiel pontlingvon por havigi aliron al informoj kaj artikoloj el aliaj landoj. Hades intencis esti loko por la esprimo de la diverseco de kulturoj, agmanieroj kaj vidpunktoj tra la mondo.
Ackr listigas pli ol 20,000 akronimojn el pli ol 80 lingvoj. Ĉiu akronimo estas klarigita kaj kategoriita laŭ ĉefaj temoj. Eĉ pli bone, la ekvivalentaj akronimoj estas asociitaj. Tiel, la itala akronimo ONU ('Organizzazione delle Nazioni Unite') rilatas al la akronimoj ONU ('Organisation des Nations Unies'), UN ('United Nations'), VN ('Vereinte Nationen'). La vortaro, tute interreta, disponeblas en tri lingvoj: Esperanto, franca kaj angla.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akronimo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.