Intonacio

Per intonacio aŭ entonigo, oni nomas la fajnagordon de laŭteco kaj sonkoloro de unuopaj tonoj, ĉu ĉe muzikiloj, dum kantado aŭ por lingvoj.

Intonacio en parolado estas vidita kiel formo de korpa lingvo. Ni parolas ankaŭ pri voĉlingvo aŭ paralinga fonetiko.

Lingvistiko

Fonetiko

En la lingvistiko (fonetiko) intonacio estas frazmelodioparolmelodio, kaŭzata de la variado de la voĉa tonalto ene de vorto (vortmelodio), frazo (frazmelodio) aŭ parolado en lingvo kiu ne estas tonlingvo (en la signifo de parolmelodio). Tonlingvoj kiel la ĉina aŭ la taja uzas intonacion kaj tonojn por distingi inter vortoj. Ĉiuj parolataj lingvoj uzas intonacion en pragmata maniero. Ekzemple, ĝi povas esti uzata por emfazo, por indiki surprizon aŭ ironion, aŭ por starigi demandon.

Funkcio de intonacio ĉe lingvoj

Ĉiu lingvo havas sian propran tute specialan sonon. Tial iuj lingvoj kiel ekzemple la italaangla havas la imagon esti muzikaj lingvoj. Iuj lingvoj uzas intonacion sintakse, ekzemple por esprimi surprizon aŭ ironion kaj por distingi demandajn kaj respondajn frazojn. Ĉi tiuj lingvoj inkluzivas ekzemple la anglan aŭ la germanan („Ach, wirklich?“ = Ho, ĉu vere?). En aliaj lingvoj, ŝanĝi de tonalto ŝanĝas la signifon de individuaj vortoj aŭ frazoj.

Lingvoj en kiuj silaboj diferenciĝas laŭ tonalto estas nomataj tonlingvoj.

Lingvoj kun dinamika, melodia akĉento kiel la sveda, la serbokroata okupas mezan pozicion inter tonlingvoj kaj akcentlingvoj. En kelkaj lingvoj, kiel la okcidentafrikaj lingvoj kiel la tvia kaj la edoa, tonalto havas gramatikan prefere ol leksikan funkcion. En ĉi tiuj lingvoj, altaj kaj malaltaj tonoj indikas diferencojn en gramatika tempo.

Kantado

Ĉe la kantado samkiel ĉe arĉ- kaj blovinstrumentoj la nocio rilatas precipe al la ekzakteco de la tonalto dum la muzikado, ĉar tiu ĉi estas ŝanĝebla kaj iliaj ekzakteco estas tasko de la interpretisto. La sonkoloro kaj la tonaltoj de diversaj tonoj estas individue reguligitaj. La konstruita lingvo solresolo, kutime estas nomata ”muzika lingvo”.

Klavariloj

Antaŭ ĉio je klavariloj, por kiuj por ĉiu tono ekzistas aparta tongenerilo (kutime kordojfajfiloj), intonacio signifas ĉefe la asimiladon de laŭteco kaj sonkoloro de la tongeneriloj unu kun la aliaj. Tio ĉi fariĝas per korektadoj ĉe la tongenerilo aŭ ĉe la al tiu apartena mekaniko k.e. la martelo ĉe la piano. La intonacio tiam estas tasko de la instrumentkonstruisto. Kutime instrumento estas unufoje intonaciita. Speciale elspeziga estas la intonacio de orgeno, ĉar jen ĉiu fajfilo devas esti intonaciata unuope. Ĉe gitaroj oni nomas la gradon de agorditeco de la tonaltoj ankaŭ kiel fretpureco lige kun la oktavpureco.

Muzikaĵoj

Ĉe muzikaĵo intonacio povas ankaŭ signifi mallongan enkondukon de muzikaĵo, ekzemple ĉe gregoriaj ĉantoj ĝi estas enkonduko realigata de la kantoro aŭ ankaŭ mallonga orgenpreludo antaŭ ĥoralo, vd. liturgia orgenludado.

Vidu ankaŭ

Lingva diverseco

Eksteraj ligiloj

(de) Deutsche Rhetorik: „Sprachmelodie“ (de kaj kun Sonja „SONNI“ Hubmann), YouTube

(eo) Vikimedia Lingva Diverseco

Referencoj

Tags:

Intonacio LingvistikoIntonacio KantadoIntonacio KlavarilojIntonacio MuzikaĵojIntonacio Vidu ankaŭIntonacio Eksteraj ligilojIntonacio ReferencojIntonacioKantadoKorpesprimoLaŭtecoMuzikiloParalingva fonetikoSonkoloro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Departemento Sankta Andreo kaj ProvidencoFamily Guy1605AkvoVikidatumojCSSLa Dernière HeureBono kaj malbonoNuklea Esplorcentro SoreqParazitoMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000AĝismoMoskva provincoLogaritmoPediatrioAkropolo (Ateno)2013Blazono de KanadoNaĥmanidesTM 31-210 Improvised Munitions HandbookStainsGermanioAfrikoRespubliko KomiIrpinTaksonomioSankta LuisoPragoEdgar Valdez VillarrealListo de svedaj reĝojKariba MaroFolkloroInĝenieroMamoLaŭboToyotaTungroTransistoroBajta vic-ordoZujūnai1960-aj jarojCrocus CityEsperantistoLysá nad LabemSkaidiškėsTytuvėnaiHTMLNovjorkoBiologia klasadoStokholmoNarmadoJido (lingvo)Persekutado de BahaanojEvolucio (teorio)Rowan AtkinsonNaciismoJoseph LiebermanKulturoBildliteraturoSankta LucioSimbolo Nicea-KonstantinopolaSekalo1644Historio de PanamoMarabutoWilliam Anders🡆 More