La Internacia Reto de Muzeoj por Paco (angle International Network of Museums for Peace, origine Internacia Reto de Pacmuzeoj, angle International Network of Peace Museums) estis establita sekvante konferencon en Bradford en 1992, organizita de brita kvakerisma karitata organizaĵo, la fondaĵo Give Peace A Chance (donu ŝancon al paco).
Ĉe tiu konferenco, unuafoje kunvenis direktoroj kaj kuratoroj de pripacaj kaj kontraŭmilita muzeoj tutmonde. La ekestinta neformala reto celas promocii kunlaboron inter la ekzistantaj pacmuzeoj kaj stimuli la kreon de novaj pacmuzeoj trans la mondo.
Internacia Reto de Muzeoj por Paco | ||
---|---|---|
network | ||
Komenco | 1992 | |
Pacmuzeo Hiroŝimo, membro de la reto kaj ekzemplo de muzeo pri paco
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Internacia Reto de Muzeoj por Paco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.