Henriko la 8-a (de Anglio) (28-a de junio 1491 en Greenwich; 28-a de januaro 1547 en Londono) estis reĝo de Anglio ekde la 22-a de aprilo (la kronado okazis la 24-an de junio) 1509 ĝis sia morto la 28-an de januaro 1547.
Li iĝis en 1542 ankaŭ reĝo de Irlando, kiun li antaŭe regis kiel Lordo.
Henriko la 8-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Anglio | |||||
Henriko la 8-a, pentraĵo de Hans Holbein la malpliaĝa | |||||
Regado | 1509-1547 | ||||
Antaŭulo | Henriko la 7-a | ||||
Sekvanto | Eduardo la 6-a | ||||
Kronado | 24-a de junio 1509 | ||||
Persona informo | |||||
Henry VIII | |||||
Naskiĝo | 28-an de junio 1491 en Palace of Placentia | ||||
Morto | 28-an de januaro 1547 (55-jaraĝa) en Palaco Whitehall | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | maljunaĝo vd | ||||
Tombo | Kapelo de Sankta Georgo vd | ||||
Religio | Anglikanismo • Katolika Latina Eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla • itala • franca • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Tudoroj vd | ||||
Patro | Henriko la 7-a vd | ||||
Patrino | Elizabeto de Jorko vd | ||||
Gefratoj | Elizabeth Tudor • Margaret Tudor • Mary Tudor • Katherine Tudor • Edward Tudor • Arthur Tudor • Edmundo Tudoro vd | ||||
Edz(in)o | Katerino de Aragono • Anne Boleyn • Jane Seymour • Anna de Kleve • Catherine Howard • Catherine Parr vd | ||||
Amkunulo | Elizabeth Blount • Mary Boleyn • Elizabeth Stafford, Countess of Sussex • Joan Dingley • Margaret Shelton • Jane Popincourt • Anne Bassett • Elizabeth Carew • Anne Stafford, Countess of Huntingdon vd | ||||
Infanoj | Maria la 1-a • Henry Fitzroy • Elizabeto la 1-a • Eduardo la 6-a • Henry, Duke of Cornwall • stillborn daughter Tudor (1510) • Henry, Duke of Cornwall (1513) • Henry, Duke of Cornwall (1514) • stillborn daughter Tudor (1518) • Henry, Duke of Cornwall • miscarried son Tudor • Catherine Carey • Ethelreda Malte • Richard Edwardes • Thomas Stukley • Henry Carey, 1st Baron Hunsdon vd | ||||
Parencoj | Fernando la 2-a de Aragono • Johano de Aragono kaj Kastilio • Filipo la 1-a • Jakobo la 5-a • Maria Stuart vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • komponisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Reganto de Irlando | |||||
Dum | 1509-1541 Lordo de Irlando 1541-1547 Reĝo de Irlando | ||||
Antaŭulo | Henriko la 7-a | ||||
Sekvanto | Eduardo la 6-a | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis la dua filo de reĝo Henriko la 7-a kaj Elizabeta de Jorko. Li iĝis Princo de Kimrio post morto de sia frato Arthur Tudor. Li edzinigis la vidvinon de sia frato, Katerino de Aragono, kun permeso de la papo. Ŝi naskis por li du filojn kiuj abrupte mortis kaj la filinon Maria la 1-a (28-a de februaro 1516 - † 17-a de novembro 1558).
Li esprimis sian vidpunkton en libro kontraŭ la reformacio de Luther, pro kio la papo honoris lin kiel „defendanton de la kredo” (defensor fidei). Ĉar Luther esprimis ofendan respondon, li iĝis ĝismorta malamiko de Luther.
Ĉar Katerino ne povis naski la necesan viran tronposteulon, Henriko postulis divorcon, apogate per juĝo de Stephen Gardiner, kiu la geedziĝon deklaris dekomence malvalida. La papo Klemento la 7-a rifuzis konsenti pri tio, ĉar li estis sub premo de nevo de Katarina, imperiestro Karlo la 5-a. Post tio Henriko pretendis la gvidpovon por la krono super la eklezio en Anglio kaj eliris de la katolika eklezio. Per la gvidpova akto de 1534, Henriko kreis la anglikanan eklezion, kies ĉefulo estas ekde tiam ĉiam la angla reĝo (aŭ reĝino). Tiam li konfiskis la posedojn (jarojn 1536-1539) de la katolika eklezio, kaj disdonis ilin al la riĉa burĝaro kaj nobeloj. Li persekutis katolikajn kredantojn, tiel ke li ekzekutis la kancelieron Thomas More, la humanisman episkopon de Rochester, John Fisher kaj multajn aliajn.
En la komencaj jaroj de sia regado, je konsilo de kardinalo Thomas Wolsey, li partoprenis en la milito inter la francoj kaj habsburgoj je la flanko de ĉi-lastaj. Dum la foresto de Henriko, kiu en Francio gvidis militiron, la tria princo de Norfolk, Thomas Howard venkis la skotlandan reĝon Jakobon la 4-an (kiu planis invadon de Anglio), en la Batalo de Flodden Field.
Dum lia regado estis subskribita la Leĝo pri Unuiĝo de 1536, kiu metis Kimrion sub la regpotencon de Anglio, tiel ke la unuaj kimroj aperis en la angla parlamento en 1542.
Li (fi)famiĝis pro siaj 6 edzinoj.
En la lastaj du geedziĝoj naskiĝis neniu infano. La ebla kaŭzo estis la trodikiĝo de Henriko kaj eble aliaj malsanoj. Lia tropezo venis post turnira akcidento en 1536, kie li suferis krurovundiĝon. Aliaj sciencaj fontoj asertas, ke li suferis je skorbuto pro nesufiĉa manĝo de plantaj nutraĵoj. Li havis eĉ rulseĝon.
Henriko mortis en 1547 en Londono kaj estis entombigita en Kastelo Windsor. Liaj tri gefiloj posteulis lin sur la trono, laŭ la testamento: Eduardo la 6-a, Maria la 1-a kaj Elizabeto la 1-a.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henriko la 8-a (Anglio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.