Princo De Kimrujo

Princo de Kimrujo aŭ Princo de Kimrio (angle Prince of Wales, kimre Tywysog Cymru) estas titolo tradicie donita al la verŝajna aŭ evidenta heredonto (heir apparent) de la brita reĝeco.

La lasta heredonto estis Princo Karlo, unua filo de reĝino Elizabeto la 2-a, ĝis sia reĝiĝo la 8-an de septembro 2022. La postan tagon li donis la titolon al sia filo Vilhelmo.

Princo De Kimrujo
Emblemo de la princoj de Kimrujo; ĝi montras kronon, tri strutajn plumojn kaj la germanlingvan devizon "mi servas"

De 1301 kutime la plej aĝa vivanta filo de la reganto de Anglio (de 1707 de Britio kaj de 1801 de la Unuigita Reĝlando) ricevis la titolon "Princo de Kimrujo". Gravas la limigo "vivanta". Post la morto de lia una filo princo Arturo, Henriko la 7-a donis la titolon al sia dua filo, estonta Henriko la 8-a. Iĝante reĝo oni aŭtomate perdas la titolon, heredonto tamen ricevas ĝin ne aŭtomate, sed nur eksplicite de la oficanta reĝ(in)o.

De 1399 la princeco de Kimrujo estas ĉiam ligita kun la grafeco (earldom) de Chester. Jam la antaŭaj princoj de Kimrujo ricevis ankaŭ tiun grafecon, sed aparte de la princeco.

Notindas, ke la titolon Princo de Kimrujo ricevas nur la "verŝajna" heredonto, tio estas masklo ne forpuŝebla el la sukcedo per ia estonta naskiĝo. Povas esti la plej aĝa filo de monarĥo, aŭ post lia morto lia plej aĝa filo kaj tiel plu. Filinoj kaj gefratoj de la monarĥo povas ĉiam esti forpuŝitaj el la sukcedo de pli junaj viraj parencoj; do ili neniam estas konsiderataj "verŝajnaj", sed nur "supozeblaj" (presumptive) heredontoj. Tiel reĝino Elizabeto la 2-a neniam estis Princino de Kimrujo, ĉar teorie ĝis la morto de ŝia patro, reĝo Georgo la 6-a, povintus okazi la naskiĝo de vira filo lia, kiu havintus prioritaton pri la reĝeco.

Tags:

20228-a de septembroAngla lingvoElizabeto la 2-a (Britio)Kimra lingvoListo de britaj reĝojPrinco KarloWilliam Mountbatten-Windsor

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

11724 RonaldhsuLatina lingvoNov-Zelando26-a de martoAliancanojLiane de Pougy1-a de septembroAbismo Macoĥa1985BrunaUkrainioSatanoHenriko la 4-a (Francio)Historia centro de PanamurboOrdeno de la Brita ImperioLinuxEurythmicsCroix-de-feuVenecia respublikoWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)PovekvilibroHerrin (Nordo)Latina alfabeto7Lupusa nefritoFret SNCFHonoriga gradigoDekoltaĵoTurkioListo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojAndoroAgrikulturo en NederlandoRio-de-Ĵanejro2Bulgara lingvo21-a de septembroMuziknotoKalkoŝtonoUsonoAdolf HitlerAnglosaksa lingvoListo de historiaj eventojSalvadoroV606Lego (firmao)MajoMonda Basbala-Molpilka KonfederacioJordi WildListo de mondaj heredaĵoj en AmerikoOne Hundred and One DalmatiansEpoko de malkovrojJuliana kalendaroKolaĝoListo de homaraj heredaĵoj en PanamoBestisma Partio kun la Medio13-a de septembroMaria PlainLaosoHungarioIDOFranca respublika kalendaro15-a de novembroIntermama fendoGranda buntpegoLezennesMilena VelbaHaut-LieuTajlandoEsperanto‑VikipedioNe-registara organizaĵo🡆 More