Lordo (angle lord, skotgaele laird, mankse çhiarn) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas honora titolo de nobelo en Anglio, kaj tie estas rango de nobeleco.
Unu el la du ĉambroj de la brita parlamento, la House of Lords, konsistas nur el lordaj nobeloj.
Laŭ anglalingvaj vortaroj, la vorto kutime aplikiĝas kiel honoriga vorto por persono aŭ diaĵo kiu havas aŭtoritaton, kontrolon aŭ potencon je aliaj, do iaspeca ĉefo aŭ reganto, kaj nur en relative malmultaj kazoj estas aplikata vere kiel titolo de nobelo, plej ofte la titolo Lord of the Manor, do "reganto de senjorio", kaj en iuj malmultaj kazoj temas pri hereda nobela titolo kiel la Lord of Mann, la "reganto de Manksinsulo", de multaj jarcentoj unu el pluraj regaj titoloj de la brita reĝo/reĝino, momente reĝino Elizabeto la 2-a, kiu celas pravigi la historian apartenon de la insulo al la teritorio de la Unuiĝinta Reĝlando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lordo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.