Klemento la 7-a (naskiĝis kiel Giulio di Giuliano de' Medici la 26-an de majo 1478 en Florenco, mortis la 25-an de septembro 1534 en Romo) estis papo de 1523 ĝis 1534.
Klemento la 7-a | ||
---|---|---|
219-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Giulio di Giuliano de' Medici | |
Pontifiko | de 1523 | |
ĝis 1534 | ||
Antaŭulo | Hadriano la 6-a | |
Sekvanto | Paŭlo la 3-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | 26-an de majo 1478 en Florenco | |
Morto | 25-an de septembro 1534 (56-jaraĝa) en Romo | |
Mortokialo | veneno [#] | |
Tombo | Santa Maria sopra Minerva [#] | |
Lingvoj | latina lingvo • itala lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Mediĉoj [#] | |
Patro | Juliano de Medici [#] | |
Patrino | Fioretta Gorini; del Cittadino [#] | |
Idoj | Aleksandro de Mediĉo vd | |
Ĉefepiskopo de Florenco | ||
Dum | 1513–1523 | |
Episkopo de Embrun | ||
Episkopo de Lavaur | ||
Episkopo de Narbonne | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Li nesingarde aliancis kun Francisko la 1-a kelkajn monatojn post la malvenko de Pavio en 1525.
Tuj post la malliberigo de la reĝo, li aliĝis al la ligo de Cognac en Majo 1526, kontraŭ Karlo la 5-a. Al la ligo partoprenis ankaŭ Henriko la 8-a, Venezio kaj pluraj italaj princoj.
Karlo la 5-a, pro venĝo, sendis siajn dungitajn soldatojn batali kontraŭ la Romo. La plejparto de la soldatoj estis germanaj kaj adeptoj de Lutero.
Kiam mortis la papo, la 25-an de septembro 1534, la katolikismo ne bone fartis. La partizanoj de la papo abomenis la partizanojn de la Evangelio.
De sia kastelo Sankta-Angelo, li vidis Romon difektita de la luteranaj soldatoj.
En la sama periodo, Danujo, Norvegujo, Svedujo kaj Anglujo disiĝis de la katolika eklezio. La turkoj invadis la katolikan Hungarujon kaj Sulejmano la 1-a alvenis al Vieno. La ekleziaj gravuloj demandis sin ĉu malaperos katolikismo.
Klemento la 7-a opiniis, ke la Apokalipso tuj alvenos. Li petis de Mikelanĝelo ke li pentru la Lastan Juĝon sur la muro de la Siksta Kapelo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Klemento la 7-a, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.