Jakobo la 4-a (naskiĝis la 17-an de marto 1473, mortis la 9-an de septembro 1513) estis reĝo de Skotlando de 1488 ĝis sia morto.
Jakobo la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Seumas IV Alba James IV of Scotland | |||||
Naskiĝo | 17-an de marto 1473 en Holyrood Abbey | ||||
Morto | 9-an de septembro 1513 (40-jaraĝa) en Northumberland | ||||
Mortis per | mortis en batalo vd | ||||
Religio | katolika eklezio • katolikismo vd | ||||
Etno | skotoj vd | ||||
Lingvoj | skota • skotgaela • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Stuartoj vd | ||||
Patro | Jakobo la 3-a de Skotlando vd | ||||
Patrino | Margaret of Denmark, Queen of Scotland vd | ||||
Gefratoj | John Stewart, Earl of Mar • James Stewart, Duke of Ross vd | ||||
Edz(in)o | Margaret Tudor vd | ||||
Amkunulo | Janet Kennedy • Margaret Drummond • Marion Boyd • Isabella Stewart vd | ||||
Infanoj | James, Duke of Rothesay • Arthur Stewart, Duke of Rothesay • Jakobo la 5-a • Alexander Stewart, Duke of Ross • Janet Stewart • Margaret Stewart • Alexander Stewart • James Stewart, 1st Earl of Moray • Catherine Stewart • unnamed daughter Stewart • unnamed son Stewart vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • monarko • aristokrato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis filo de Jakobo la 3-a kaj Margareta, filino de Kristiano la 1-a (Danio). Verŝajne li naskiĝis ĉe la Kastelo de Stirling.
Lia patro ne popularis, kaj dum ties regado okazis du gravaj ribeloj. Dum la dua, la ribelantoj nomumis la estontan Jakoban la 4-an sia nominala estro, kvankam tiu neniam aprobis tion. La 11-an de junio 1488 Jakobo la 3-a mortis proksime al Stirling dum batalo kontraŭ la ribelantoj, kaj lia filo altroniĝis. La kronado okazis ĉe Scone la 24-an de junio. Kiam Jakobo la 4-a konsciis ke - nevolonte - li ludis malrektan rolon en la morto de sia patro, li decidis fari penton, kaj ĉiun karesmon li portis pezan ferĉenon ĉirkaŭ la zono kaj hararĉemizon.
En 1489 Jakobo la 40a sukcese subpremis pluan ribelon. En 1493 li senpostenigis la Lordon de la Insuloj, kiu regis multe de okcidenta Skotlando.
Dum iom da tempo li subtenis Perkin Warbeck, kiu pretendis la anglan tronon dum la regado de Henriko la 7-a (Anglio), kaj pro tio li invadis nordan Anglion en 1496, sed li retretis kiam mankis al li sufiĉe da subtenantoj en Northumberland. Sekvis pacakordo, kaj Jakobo forpelis Perkin Warbeck de Skotlando.
En 1502 Jakobo kaj Henriko la 7-a subskribis pluan pactraktaton, per kiu Jakobo edziĝis (ĉe Edinburgo la 8-an de aŭgusto 1503) al Margaret Tudor, filino de Henriko la 7-a.
Ĉirkaŭ 1508 li proponis krucmiliton kontraŭ la turkoj, kiu minacis Hungarion, sed la papo ne interesiĝis.
Jakobo ege plifortigis la skotan mararmeon, aldonante 38 ŝipojn kaj konstruante du dokejojn. Unu ŝipo, la Granda Miĥaelo, estis la plej granda ŝipo en Eŭropo, longis 73 metrojn kaj pezis mil tunojn.
Jakobo estis klerulo kiu scipovis plurajn lingvojn. Eble li estis la lasta skota reĝo kiu parolis la skotgaelan. Li estis patronoj de poetoj kiel William Dunbar kaj Gavin Douglas, kaj dum lia regado mortis la poeto Robert Henryson. Kiel eksperimento li sendis du infanojn al mutulino kiu vivis solece sur insulo, por eltrovi ĉu lingvokapablo estas denaska aŭ akirata.
Skotlando kaj Francio estis delonge alianciitaj. En 1513 Henriko la 8-a (Anglio) militis kontraŭ Francio, nomumante sian edzinon Katerino de Aragono kiel regento. Kiel alianculo de la francoj, la skota reĝo Jakobo la 4-a invadis Northumberland kun ĉ. 30 mil soldatoj. Katerino mem rajdis norden kun paro de la angla armeo. Dum la decidiga batalo de Flodden Field, Jakobo mortis kune kun multaj skotaj nobeloj. Lian supozatan kadavron oni balzamis: ĉar Jakobo estis ekskomunikita, ĝi restis ne-enterigite ĉe monaĥejo en Surrey; ĝi perdigixs antaŭ la fino de la regado de Henriko la 8-a.
Jakobo kaj Margaret Tudor havis ses gefilojn:
Jakobo havis ankaŭ neligitimajn gefilojn:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jakobo la 4-a (Skotlando), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.