Britio, Britujo aŭ granda Britio (angle Great Britain, kimre Prydain Fawr) estas insulo en la okcidenta Eŭropo.
Ĝi estas unu el la insuloj de la brita insularo kaj la plej granda insulo en Eŭropo. Ĝi dividiĝas inter la komponantaj landoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio. Kune kun Nord-Irlando, Britio estas unu el la du ĉefaj regionoj de la Unuiĝinta Reĝlando.
Britio | ||
---|---|---|
Situo ene de la Britaj insuloj | ||
insulo | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Insularo | Britaj Insuloj | |
Geografia situo | , 2° 25′ U 53.833333333333-2.4166666666667134553° 50′ N, 2° 25′ U | |
| ||
Areo | 229 850 km² | |
Plej alta loko | Ben Nevis 1 345 m | |
Loĝantaro | 60 462 600 (2010) 263 loĝ./km² | |
Ĉefurbo | Londono | |
Satelita bildo | ||
Pro areo de 229.893 km2, Granda Britio estas la oka plej granda insulo en la mondo.
La esprimo Granda Britio foje estas uzata kiel sinonimo por Britio: tiu tamen ne estas preciza. En la mezepoka angla lingvo, estis du lokoj nomataj "Britain" - Britio kaj Bretonio. Oni aldonis la vorton "Great" al la britia nomo por indiki la pli grandan lokon, dum la nomo por Bretonio fariĝis "Brittany" - la sufikso "-y" estis samvalora al la esperanta "-et". Kaj en la franca ili estas "Grande-Bretagne" kaj "Bretagne".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Britio (insulo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.