La romanon Germinal (en Esperanto: Ĝerma) Émile Zola verkis en 1885.
Ĝi estas la 13-a volumo de la verkovico Les Rougon-Macquart kaj unu el la pli famaj. Pritemas la klasbatalon kiu konstruas la organizadon politikan kaj sindikatan de laboristaj klasoj. Tiu ekorganizado estas la ĝermo. En tiu ĉi volumo, la laborista klaso estas ministoj.
Germinal | |||||
---|---|---|---|---|---|
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Émile Zola | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | franca lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Loko | Francio | ||||
Ĝenro | filozofia fikcio | ||||
Loko de rakonto | northern French coal mining region | ||||
| |||||
« El la homoj ekkreskis, nigra armeo, venĝemega, kiu ĝermis malrapide en la sulkoj, kreskanta por la rikoltoj de la estonta jarcento, kaj el ties ĝermado estis tuj eksplodigonta la teron. » Ĉi-tie, oni vidas ke la ĝermo estigos mondrevoluciegon. Ci rimarku ke la vorto "tero" estas kompreneble laŭ du sencoj : la tero el kiu la ĝermo kreskas, kaj la planedo Tero sur kiu revolucias laboristoj.
La heroo estis la ministo Étienne LANTIER (Etjen LANTJE), virfilo de Gervaise MACQUART (Ĵervez MAKAR) kaj Auguste (Aŭgusto) LANTIER (ci vidu L'Assommoir). Socialisto, li multe parolis kun la anarkiisto Souvarine (Suvarin). Li amis Catherine-on (Katrinon), filino de la familio MAHEU (MAE), sed ŝi havas amanton : Chaval (Ŝaval). Post la longa striko kaj revolucieto kiun Étienne LANTIER estris, Souvarine eksplodigis la minejon en kiu estis la ministoj : Étienne, Catherine kaj Chaval estis malliberigitaj kune. Étienne mortigis Chaval, kaj Catherine mortis konsekvence la malvarmon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Germinal, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.