Émile ZOLA (naskiĝis la 2-an de aprilo 1840 en Parizo; mortis la 29-an de septembro 1902 en Parizo) estis franca verkisto kaj ĵurnalisto.
Émile Zola | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Émile Zola | |||||
Naskonomo | Émile Édouard Charles Antoine Zola | ||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1840 en rue Saint-Joseph | ||||
Morto | 29-an de septembro 1902 (62-jaraĝa) en Parizo, Tria Respubliko de Francio | ||||
Mortis pro | hazarda morto vd | ||||
Mortis per | toksiĝo per karbona monooksido vd | ||||
Tombo | Panteono de Parizo vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Francesco Zola vd | ||||
Patrino | Émilie Aubert vd | ||||
Edz(in)o | Alexandrine Meley vd | ||||
Amkunulo | Jeanne Rozerot vd | ||||
Infanoj | Jacques Émile-Zola • Denise Émile-Zola vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politika ĵurnalisto • artokritikisto • romanisto • eseisto • dramaturgo • novelisto • literaturkritikisto • theatre critic • ĵurnalisto • verkisto • poeto • fotisto vd | ||||
Laborkampo | literaturo vd | ||||
Aktiva dum | 1865– vd | ||||
Verkado | |||||
Ĝenroj | romanoj, naturalismo | ||||
Verkoj | La Familio Rougon-Macquart ❦ Thérèse Raquin ❦ J'accuse ❦ Nana vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis unu el la plej gravaj francaj romanverkistoj de la 19-a jarcento kaj plej grava reprezentanto de naturalismo, tuteŭropa literatura movado. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio. Dum la Dreyfus-skandalo, Zola riskis malliberejon verkante la artikolon J'accuse (Mi akuzas), celante akuziĝon pri kalumnio por povi kaŭzi revizion de la proceso kontraŭ Alfred Dreyfus. Zola fakte estis akuzata de kalumnio kaj devis fuĝi al Anglio dum jaro, sed poste rezultis la liberigo kaj reakcepto de la false akuzita oficiro.
Émile Zola aĉetis kamparan domon en Médan en 1878.
(la franca prononco de ĉi tiuj nomoj: /ʁuɡɔ̃ma'kaʁ/)
Al fino de la mondo (pole: Na koniec świata) estas pola filmo reĝisorita de Magdalena Lazarkjeviĉo en 1999 baze de romano de Emile Zola nome Teresa Raquin.
Agostinho da Silva: Vivo de Zola. Tradukis Manuel de Freitas. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1946. 107 paĝoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Émile Zola, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.