En la franca kuirarto, la galantino (france galantine IFA:) estas malvarma plado de blanka viando farĉita kaj gelatenkovrita.
Galantino | |||
---|---|---|---|
Galantino de anasaĵo | |||
Ĉefaj ingrediencoj | Blanka viando | ||
Origino | Francio | ||
La galantino ĉefe konsistas el senostigita maso de viando. Por fari galantinon, oni senostigas la viandon — jen ĝenerale malfacila tasko — kaj farĉas ĝin per miksaĵo de viando, legomo, frukto ktp.
Oni premas la senostigitan, farĉitan viandon en cilindran formon kaj kuiras ĝin, kovrante ĝin per gelateno.
La galantino estas manĝata tranĉite kaj malvarme, kune kun vino.
Tradicie, la viando uzata por galantino devas esti blanka viando, kiu laŭ la franca kuirarto povas esti kokaĵo, anasaĵo, anseraĵo, fazanaĵo, porkaĵo, apraĵo, bovidaĵo (sed ne alispeca bovaĵo), alispeca birdaĵo, aŭ ĉasitaĵo.
Krome, ankaŭ ekzistas galantino de ŝafidaĵo (france galantine d’agneau) kaj galantino de angilaĵo (france galantine d’anguille).
La galantino originis en Francio dum la Mezepoko. Origine, galantino nur signifis pladon de birdaĵo; la senco poste plivastiĝis. La nomo de la plado estas kognato de gelateno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Galantino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.