Frederik Ruysch (1638-1731) estis nederlanda botanikisto, kirurgo, kuracisto, anatomo, zoologo, kiu famiĝis dank'al siaj studoj rilate al la anatomia konservado kaj al la kreado de dioramoj aŭ scenaro por enkorpigo de hompartoj.
Ruysch estas agnoskita pro sia esploroj rilate al la valvoj de la limfa sistemo, vomeronazaj organoj, ekzistantaj en la vipuroj, kaj la centra okulo-arterio aŭ arteria centralis oculi.
Frederik Ruysch | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Frederik Ruysch | |||||
Naskiĝo | 28-an de marto 1638 en Hago, Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | ||||
Morto | 22-an de februaro 1731 (92-jaraĝa) en Amsterdamo, Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj | ||||
Lingvoj | latina • nederlanda vd | ||||
Loĝloko | Holando vd | ||||
Ŝtataneco | Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Anna Ruysch • Rachel Ruysch vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto • anatomo • kuracisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | plantoscienco • anatomio • forensic medicine vd | ||||
Aktiva en | Hago • Amsterdamo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johannes van Hornius vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en la Universitato de Lejdeno, kie Franciscus Sylvius (1614-1672) estis lia profesoro, kaj liaj kun-studentoj estis Jan Swammerdam (1637-1680), Regnier de Graaf (1641-1673) kaj Nikolao Stenono (1638-1686). En 1661, li edziĝis al la filino de la nederlanda arkitekto Pieter Post (1608-1669). En 1685, li estis nomumita profesoro pri botaniko de la Amsterdama Ĝardena Botaniko, kie li laboris kun Jan Commelijn (1629-1692) kaj Caspar Commelijn (1668-1731).
Ruysch esploris multajn kampojn de la homa anatomio kaj muntis unu el la plej famaj kolektoj pri anatomio el Eŭropo. En 1697, Petro la Granda kaj Nicolaes Witsen (1641-1717) vizitis lian anatomian ekspozicion, dum du tagoj kiam okazis malferma vizitado por la publiko. Lia filino, Rachel Ruysch (1664-1750) estis Aĵpentristino. Unu el liaj ĉefaj verkoj "Thesaurus anatomicus" estis tute ilustrita de Cornelius Huyberts (1669-1720).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Frederik Ruysch, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.