Holando estas historia regiono (graflando) de Nederlando.
Nuntempe ĝi konsistas el du provincoj, Zuid-Holland (Sud-Holando) kaj Noord-Holland (Nord-Holando).
Holando | ||||
---|---|---|---|---|
Historia regiono | ||||
Blazono | ||||
regiono • historia regiono [+] | ||||
Lando | Nederlando | |||
- koordinatoj | , 4° 40′ 1″ O 52.254.66752° 15′ 0″ N, 4° 40′ 1″ O | |||
Areo | 5 488 km² (548 800 ha) [+] | |||
| ||||
Holando | ||||
Vikimedia Komunejo: Holland [+] | ||||
Danke al la Franca imperiestro Napoleono en 1806-1810 Nederlando unuafoje estis reĝlando, kun la nomo Reĝlando Holando kaj kun lia pli juna frato Ludoviko Napoleono kiel reĝo. Poste la "granda" Napoleono aneksis Nederlandon al Francio.
En multaj lingvoj oni uzas tradukon de Holando por indiki la tutan Nederlandon, kvankam tio estas neĝusta; en Esperanto tiu kutimo apenaŭ ekzistas.
La Esperanta nomo "Holando" estas unu radiko, do "land" en ĝi ne estas aparta radiko. La loĝantoj do nomiĝas "holandanoj". La nomo devenas de "Holtland" tio signifas Lignolando en la nederlanda lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Holando, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.