Emocio (de la latina: motio, ago movi, moviĝo) estas psika, subjektiva kaj interna travivado, de unuopulo aŭ grupo de personoj, de biologiaj reagoj (adrenalino), kiu alvenas responde al iuj situacioj (male al emocio konscie dezirata).
Tiu respondo povas esti sentiva (tristeco, kolero, ĝojo), psika (ŝanĝo en la interna korpa funkciado), scikapableca (interpretado de la situacio) aŭ agmaniera.
Vastaj retoj de cerbaj strukturoj implikiĝas en la percepto, la traktado kaj la regulado de emocioj, kiuj influas aliajn psikologiajn fenomenojn, kiel estas atento, memoro aŭ esprimo (parola aŭ korpa).
Unu el la unuaj verkoj pri emocioj estas tiu de la filozofo René Descartes. En Les Passions de l'âme (La pasioj de la animo), Descartes identigas ses primarajn emociojn:
kaj "ĉiuj aliaj konsistas el kelkaj el tiuj ses aŭ estas [ties] specoj".
Emocio estas psikologia kaj fizika reago al situacio. Emocio havas unue internan manifestacion kaj generas eksteran reagon. Ĝi estiĝas per konfronto al situacio kaj al interpretado de la realo. Emocio malsamas de sentumo, kiu estas rekta fizika konsekvenco (rilate al temperaturo, teksturo, ...). Sentumaĵo estas rekte ligita al sentuma percepto. Sentumaĵo estas do fizika. La diferenco inter emocio kaj sentumaĵo estas, ke sentumaĵo ne estigas reagan manifestacion. Tamen multobligo de sentumaĵoj povas estigi emociajn statojn.
Emocio estas malpreciza nocio kaj malfacile difinebla (Alvarado kaj aliaj, 2002). Ĝi prezentas la aparton esti idiosinkrazia, tio estas aparta al ĉiu individuo (Picard, 2003). Tial diversaj difinoj kaj roloj estis donitaj al emocio.
Jam en 1879 Charles Darwin, fondinto de la teorio pri evoluo, difinas emocion kiel kapablo de vivulo adaptiĝi kaj supervivi. Li vidas ĝin kiel denaska, universala kaj komunikema. El konduta vidpunkto emocio estas rigardata kiel motiviga, afero kiu influas la elekton de individuo responde al stimulo ekstera aŭ interna. El socikultura vidpunkto, sentumaĵoj estas respondo al interago inter oni mem kaj/aŭ aliaj. Emocio ekzistas kaj en la individua dimensio kaj en la socia dimensio de la individuo. Ĝi estus tiu kapablo adaptiĝi kaj ŝanĝiĝi, tiu ligo el kiu konsistas oniaj rilatoj kaj interagigas onin kun aliaj. Lastatempaj esploroj en neŭrobiologio montris, ke emocioj estas miksaĵoj el diversaj faktoroj biokemiaj, sociokulturaj kaj neŭrologiaj (O'Regan, 2003). Ili montriĝas per apartaj reagoj: movaj (muskola tonuso, tremoj, ...), kondutaj (makapablo moviĝi, nervoziĝo, fuĝo, atako, ...) kaj fiziologiaj (paliĝo, ruĝiĝo, plirapido de la pulso, ...). Ili estus la bazoj de niaj reagoj fiziologiaj kaj kondutaj.
Estas do malfacile doni klaran kaj ununuran difinon de emocio. Tamen fakuloj konsentas por diri, ke la multeco de difinoj de emocio, ne influas ĝian centran rolon en ĉia konduta analizo. Ĝi havas permanentan kaj proksiman rilaton al oniaj decidoj kaj agadoj.
Emocioj intervenas en onia ĉiutaga konduto, oniaj elektoj kaj perceptoj. Ili igas komunikadon pli efika. Aliflanke emocioj havas ŝlosilan rolon en la procedo de lernado influante la kapablon memorigi, la konservadon de informoj kaj la atenton (Alvarado, 2002). Kiam oni akiras konojn, emocioj influas diversnivele la homan spiriton. Lastatempaj esploroj montris, ke emocioj kaj kogno estas intime ligitaj.
En stoikismaj teorioj emocioj estis viditaj kiel baro al racio kaj tial kiel baro al virto. Aristotelo kredis, ke emocioj estis esencaj komponantoj de virto. En la Aristotela vidpunkto ĉiuj emocioj (nomitaj pasioj) korespondis al deziroj kaj kapabloj. Dum la Mezepoko, la aristotela vidpunkto estis adoptita kaj poste disvolvigita de skolastikismo kaj partikulare de Tomaso de Akvino.
En Antikva Ĉinio, oni kredis, ke troa emocio okazigas damaĝon al la ĉjio, kio siavice, damaĝas la vitalajn organojn. La teorio de la kvar humoroj popularigita de Hipokrato kontribuis al la studado de emocio en la sama maniero kiel li faris tion por medicino.
Komence de la 11a jarcento, Aviceno teoriigis pri la influo de emocioj sur la sano kaj la kutimoj, sugestante la neceson administri emociojn.
Frumodernaj vidpunktoj pri emocio estis disvolvigitaj en la verkoj de filozofoj kiel René Descartes, Niccolò Machiavelli, Baruch Spinoza, Thomas Hobbes kaj David Hume. En la 19a jarcento emocioj estis konsiderataj adaptemaj kaj estis studitaj plej ofte el empirisma psikiatra perspektivo.
19-a jarcento
Perspektivoj pri emocioj el evoluisma teorio estis iniciatitaj dum la mezo kaj fino de la 19a jarcento per la libro de Charles Darwin de 1872 nome The Expression of the Emotions in Man and Animals. Surprize, Darwin argumentis, ke emocioj utilis al evoluaj celoj ĉe homoj nek por komunikado nek por helpo al survivado. Darwin ege argumentis, ke emocioj evoluis tra la heredo de akiritaj karakteroj. Li pioniris variajn metodojn por studi ne-parolajn esprimojn, el kio li konkludis, ke kelkaj esprimoj havas interkulturan universalecon. Darwin detalis ankaŭ homologajn esprimojn de emocioj kiuj okazas ankaŭ en animaloj. Tio pavis la vojon por esplorado pri emocioj en animaloj kaj la eventuala determinado de la neŭra subtenantaro de emocio.
Nuntempa
Pli nuntempaj vidpuntoj en la etoso de evolua psikologio asertas, ke kaj bazaj emocioj kaj sociaj emocioj evoluis por motivi (sociajn) kondutojn kiuj estas adaptecaj en la praulara medio. Emocio estas esenca parto de ajna homa decid-farado kaj planado, kaj la fama distingo inter racio kaj emocio ne estas tiom klara kiel ĝi aspektas. Paul D. MacLean postulas, ke la emocio konkurencas kun eĉ pli instinktaj reagoj, unuflanke, kaj kun la pli abstrakta racio, aliflanke. La pliiĝanta potenco en cerbobildigo ebligis esploradon en evoluisme antikvaj partoj de la cerbo. Gravaj neŭrologiaj progresoj estis derivitaj el tiuj perspektivoj en la 1990-aj jaroj fare de Joseph E. LeDoux kaj António Damásio.
Esplorado pri socia emocio fokusas al fizikaj montroj de emocio kiel korpolingvaĵo de animaloj kaj homoj. Por ekzemplo, rankoro ŝajnas funkcii kontraŭ individuo, sed ĝi povas establi individuan reputacion de iu timinda. Honto kaj fiero povas motivi kondutojn kiuj helpas la retenon de starigo en la komunumo, kaj mem-estimo estas la estimado de la propra statuso.
Somataj teorioj pri emocio postulas, ke korpaj reagoj, pli ol kognaj interpretoj, estas esencaj al emocioj. La unua moderna versio de tiaj teorioj venas el William James en la 1880-aj jaroj. Tiaj teorioj perdis favoron en la 20a jarcento, sed ĝi reakiris popularecon pli ĵuse ĉefe pro teoriuloj kiel John Cacioppo, António Damásio, Joseph E. LeDoux kaj Robert Zajonc kiuj direktas sin al neŭrologia pruvaro.
Teorio de emocioj (1884 -1885). Diferencigo de emocioj laŭ korpaj modifoj: al ĉiu emocio rilataj tiaj modifoj. William James kaj Carl Lange proponis samtempe, sed sendepende, en 1884 fiziologian teorion de la emocio. La teorio de James-Lange proponis, ke la cerba kortekso ricevas kaj interpretas la sensajn stimulojn kiuj okazigas emocion, produktante ŝanĝojn en la internaj organoj pere de la aŭtonoma nerva sistemo kaj en la muskoloj de la somata nerva sistemo. La teorio de Cannon-Bard malpravigas tiun teorion.
La hipotezo de la dekstra duonsfero estis proponita komence de la 20a jarcento fare de Charles K. Mills (1912), kiu asetis, ke la emocio kaj la emocia esprimo estas pli reprezentataj en la dekstra duonsfero. Por Mills (1912), kaj la emocio kaj la emocia esprimo estas reprezentataj en la cerba kortekso, la emocio unuflanke en la antaŭfronta regiono, kaj la emocia esprimo en la mezfronta duonsfero. Tiu vidpunkto, laŭ kiu la dekstra duonsfero estas implikita en ĉiuj procezoj de la emocio, nome kreivo kaj sentoj, estis poste reprenita de Sackeim kaj Gur (1978) kaj aliaj. Aktuale oni kredas, ke la specialigo de la dekstra duonsfero limiĝas al la esprimivo kaj percepto (Adolphs, Damasio, Tranel, & Damasio, 1996).
En tiu teorio emocio estas unue kognitiva fenomeno. Oni sentas emocion cerbe antaŭ ol havi fiziologiajn kaj somatikajn efikojn. Proponita de Walter Cannon kiel alternativo al la teorio de James-Lange, Phillip Bard pliampleksigis kaj disvastigis ĝin. Laŭ tiu teorio, la emociaj stimuloj havas du sendependajn ekscitigajn efikojn: nome ili okazigas kaj la senton de la emocio en la cerbon, kaj la esprimon de la emocio en la nervaj sistemoj kaj aŭtonoma kaj somata.
En 1937, H. Klüver kaj P. C. Bucy, pruvis la fundamentan rolon de la strukturoj de la tempia lobo sur la emocioj. Ili forigis el simioj rhesus la du tempiaj loboj, kaj pro tio okazis serio de kondutoj (sindromo de Klüver-Bucy): nome a) pliigo de la esplorkonduto; b) perdo de la emocia reaktiveco; c) hiperseksemo; d) tendenco al ekzamenado de objektoj per la buŝo; kaj e) koprofagio (engluto de fekaĵoj). Postaj studoj pruvis, ke la emociaj malordoj de la sindromo Klüver-Bucy povis esti generataj forigante nur la amigdalon, pro kio la esploraado pri la emocia kontrolo centriĝis sur la funkciado de tiu strukturo.
En 1937, James Papez sugestis anatomian skemon por la neŭra cirkvito de la emocio, konata kiel Cirkvito de Papez (Papez, 1937). Tiu cirkvito funkcias kiam venas emocia stimulo: tiu alvenas rekte al talamo, de kie ĝi iras al la sensa kortekso kaj al la hipotalamo. Kiam la informaro devena el tiuj du strukturoj estas integrata de la cingula kortekso, okazas la emocia sperto, tio estas, la sensacioj konvertiĝas en perceptoj, pensoj kaj memoroj. Papez pruvis, ke la cingula kortekso kaj la hipotalamo estas interkonektitaj pere de la antaŭa kerno de la talamo, la hipokampo kaj la mamilaj korpusoj, kaj ke tiuj konektoj estas necesaj por la korteksa kontrolo de la emocia esprimivo.
Inter la verkoj inspiritaj de la cirkvito de Papez estas la limba sistemo de MacLean, kiu estas anatomia modelo kun pli forta subteno. La modelo de MacLean integrigis la ideojn de Papez kaj de Cannon kaj Bard, kun la trovitaĵoj de Klüver kaj Bucy.
Por MacLean (1970 en Dalgleish et al., 2009), la arkitekturo de la cerbo konsistas en tri cerbaj sistemoj, kiuj karakterizigas evoluan disvolvigon:
MacLean proponis, ke la sensacioj okazigas korpajn ŝanĝojn. Tiuj ŝanĝoj revenas al la cerbo, kie estas integrataj kun la percepto kaj generas la emociajn spertojn, nome sinteno kiu povas esti konsiderata nov-james-a.
Proksimume 20 jarojn post la verko de Klüver kaj Bucy, Weiskrantz (1956, en Dalgleish, 2004) montris, ke la duflankaj lezoj de la amigdalo estas sufiĉaj por tuŝi:
Ekde la apero de tiuj laboroj, la amigdalo estas konsiderata la centro de atento de la esploristoj en la neŭraj sistemoj de la emocio.
Interpretado de emocio laŭ mediaj kondiĉoj. Individuoj interpretas aktivigon visceran laŭ stimuloj de la media situacio kaj laŭ sia kognitiva stato. Stanley Schachter kaj Jerome Singer, same kiel Cannon, akceptis, ke la renutrado (feedback) ne estas sufiĉe specifa por determini kiam emocion oni sentas en difinita situacio, sed, kiel James, ili kredis, ke ankaŭ tio gravas. Lia ideo estas ke la retronutrado de la fizika aktiveco estas bona indikilo ke okazas io grava, eĉ se oni ne kapablas komuniki precize tion kio okazas. Kiam oni detektas la fizikan aktivecon pere de la feedback, oni klopodas ekzameni oniajn cirkonstancojn. El la kogna pritakso de la situacio, oni klasigas la aktivecon. La klasigo de la aktiveco estas kio difinas la emocion kiun oni sentas. Pro tio, laŭ Schachter kaj Singer, la kogno plenigas la vakuon kiu estas inter la manko de specifeco de la fizika retronutrado kaj la sentoj.
En 1980 Zajonc proponis, ke la simpatiaj kaj kognaj sistemoj estas grandparte sendependaj (tio estas, la emocio montriĝas sen kogna kondiĉo), kaj ke la simpatio estas pli pova kaj prezentiĝas unue. Zajonc (1980) diris tiurilate: “Oni konkludas, ke la simpatio kaj la kogno estas sub la kontrolo de sistemoj apartigitaj kaj parte sendependaj kaj povas ĉiu influi per vario de formoj, kaj ambaŭ konstituas rimedojn de efikoj por procezi informaron.”
Male, Lazarus (1982) asertas, ke la pensaro estas necesa kondiĉo de la emocio. Tio kontraŭas, tiele, la sintenon adoptitan de Zajonc, konsiderante, ke lia laboro montras du ĝeneraligitajn miskomprenojn pri tio kio estas komprenataj kiel kognaj procezoj en la emocio:
En sia verko, Lazarus studis la implicojn kaj filogenetikajn kaj ontogenetikajn de kogna teorio de la emocio. Li konkludas, ke reguloj devas esti formulataj por klarigi kial oni generas la kognajn procezojn, la influon kaj la formon de la emocia reago en la diversaj specioj kiuj reagas emocie.
Paul Ekman (1982) pritraktas la gravecon de jeno:
Duarangaj emocioj estas miksaĵoj el la bazaj emocioj, ekzemple nostalgio. Tiujn duarangajn emociojn oni nomas ankaŭ miksitajn emociojn. Honto ekzemple estas miksita emocio, ekzistas baze miksaĵo inter timo kaj kolero (blokita aŭ resendita kontraŭ si mem).
La serĉado de pruvoj ke la emocio havas diversajn modelojn en la aŭtonoma nerva sistemo (kiel proponis James kaj Darwin) estis rekuperita per la publikigo de la artikolo "Autonomic nervous system activity distinguishes among emotions" en la revuo Science. En tiu studo, la partoprenantoj prezentis vizaĝajn esprimojn (sen rekta kono de la emocio kiun ili reprezentis), dum ili estis registritaj per serio de aŭtonomaj variabloj (kora ritmo, kondukkapablo de la haŭto). En tiu artikolo, Ekman kaj liaj kunlaborantoj establis modelojn por ses bazaj emocioj: surprizo, naŭzo, tristo, kolero, timo kaj ĝojo/feliĉo, kiuj komponis la liston de bazaj emocioj de plej ampleksa akceptado, konata kiel La Ses Grandaj (The Big Six).
Lau teorioj de kogna taksado, nomataj ankaŭ laŭ la angla teorioj de appraisal, emocio estas la frukto de kognaj taksadoj, kiujn faras individuo rilate al okazaĵo, ke tiu estu interna aŭ eksterna, aŭ rilate al situacio, kiu estigas la emocion.
Tiuj teorioj diferencas de la teorioj de bazaj emocioj, ĉar ili supozas estiĝomekanismojn komunajn al ĉiuj emocioj. El tiu vidpunkto por kompreni emociojn, estas unue necese kompreni la taksadon, kiun uzas individuo rilate al okazaĵo en sia ĉirkaŭo. Kogna taksado estas difinita kiel procedo kogna, rapida, aŭtomata, nekonscia, kies funkcio estas taksi la ricevitajn stimulojn surbaze de apartaj kriterioj (Magda Arnold, 1960).
La modelo proponita de Klaus Scherer (1984, 1988, 2001) donas precizan difinon pri la eco de emocioj. Ĝi difinas emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en kvin organaj sistemoj okazantaj interdepende kaj sinkrone responde al taksado de ekstera aŭ interna stimulo, rilate al centra intereso al individuo. Ĝi proponas difini emocion kiel sinsekvo de ŝanĝiĝstatoj en jenaj kvin organaj sistemoj: kogna (agado de la centra nerva sistemo), psikofiziologia (respondoj ĉirkaŭaj), motiva (ema respondi al evento), moviĝa (moviĝo, vizaĝa esprimo, vortigo), sentumo subjektiva.
La plej multaj teorioj pri emocio subtenas la ideon, ke la ĉefa eco de emocia sperto dependas de la rezulto de taksado de okazaĵo rilate al la supervivo kaj bonstato de la individuo. En la teorio de Scherer la aro de kriterioj ebliganta taksadon de okazaĵo estas nomata «stimulus evaluation checks (SEC’s)» (kontroloj de taksado de stimuloj). Post la rezulto de tiu taksado, eblas antaŭdiri la tipon kaj la intensecon de la emocio, kiun estigis la okazaĵo. La kontroloj estas organizitaj ĉirkaŭ kvar ĉefaj celoj, subdivideblaj en duarangajn celojn. La superaj kontroloj (SEC) korespondas al la plej gravaj tipoj de informoj, kiujn bezonas la organismo por havi ĝustan reagon. Temas pri:
La taksado de tiuj kontroloj estas farita ĉiam subjektive kaj dependas do la perceptoj kaj konkludoj, kiun povas fari individuo en situacio. Krome, kiel jam estis sugestita de Lazarus kaj Folkman (1984), la taksado okazas ne nur unufoje, sed ripetiĝas en procedo nomata retaksado (angle: «reappraisal»), kiu ebligas iompostioman adaptiĝon al la okazaĵo.
Herbert Simon, premiita de la Nobel-premio pri ekonomiko kaj fakulo de kogna psikologio, evoluigis en 1967 teorion de la intermitiva de la lineara decido. Li difinis tri grupojn da realtempaj bezonoj de individuo:
Li diris "Kiam homoj uzas informojn, ili konsumas atenton. La funkcio de emocio estas kontroli atenton."
En 1986, LeDoux (en LeDoux, 1995) proponis, ke ekzistas diversaj vojoj en la amigdalo por la kondiĉigo de timo. LeDoux amplekse disvovligis siajn ideojn pri la kondiĉigo de timo.
LeDoux proponas, ke la partopreno de la amigdalo en la kondiĉigo de timo funkcias per du diferencaj manieroj, nome la jenaj:
Socia anksia perturbo (SAP), ankaŭ konata kiel socia fobio, estas anksia perturbo karakterizata per grava timo en unu aŭ pliaj sociaj situacioj, kaŭzanta konsiderindan angoron kaj difektitan funkcian kapablon en almenaŭ iuj partoj de la ĉiutaga vivo. Tia timo povas esti kaŭzita de perceptita aŭ reala kontrolo fare de aliaj. Fizikaj simptomoj ofte inkludas troan vangoruĝon, troan ŝvitadon, tremadon, korbatan percepton kaj naŭzon. Suferanto eble balbutas aŭ rapide parolas. Ekpanikoj ankaŭ povas okazi pro intensa timo kaj malkomforto. Ĉe adoleskuloj kun socia anksia perturbo, la psikologia traktado povas postuli la implikon de gepatroj en terapio se tiuj montras altajn nivelojn de esprimita emocio.
Mayberg kaj kunlaborantoj (2005) stimulis la subgenuan areon de la cingula antaŭa kortekso, en pacientoj kun rezisto al traktado de la deprimo, kio produktis malaltigon de la deprimo en la plej parto de la eksperimento (kvar el ses).
Tiu studo gravas, ĉar la rezisto al traktado de la deprimo estas diskapabla malordo, kaj sen ebloj por traktado, ĉar malsukcesis: 1. la uzado de multaj kuraciloj, 2. la psikoterapio kaj 3. la terapio elektrokonvulsia.
La rezultoj de tiu studo sugestas, ke la interrompo en la aktiveco de la limbokorteksaj cirkvitoj, uzante la elektran stimuladon de la blanka substanco de la subgenua areo de la cingula kortekso, povas inverti efektive la sintomojn de la pacientoj kun rezisto al traktado de la deprimo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Emocio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.