Thomas HOBBES (naskiĝis la 5-an de aprilo 1588, mortis la 4-an de decembro 1679) estis angla filozofo, la unua ĉefa filozofo de modernismo.
Kvankam Kartezio kaj Bakono helpis fondi modernismon, en menso ili ankoraŭ estis duone antaŭmodernismaj; Hobbes, aliflanke, estis plejparte modernisma, la unua filozofo kies mondbildo estas tute moderna. En politika filozofio, Hobbes estas la baptopatro de la politika pesimismo.
Thomas Hobbes | |
---|---|
angla filozofo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-a de aprilo 1588 en Malmesbury |
Morto | 4-a de decembro 1679 en Hardwick |
Tombo | Church of St John the Baptist, Ault Hucknall |
Lingvoj | latina • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio |
Alma mater | Kolegio Magdaleno • Universitato de Oksfordo |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | politikologo • matematikisto • filozofo • ekonomikisto • politikisto • historiisto • tradukisto • verkisto • in-home tutor • jurfilozofo |
Verkoj | Levjatano Pri la Civitano |
Havante nur 15 jarojn, Hobbes ekstudis en la Magdalena Kolegio de Oksfordo je 1603, diplomiĝonte en 1608. En 1629 li enangligis Tucididon, la grekan historiiston – la traduko restas unu el la plej bonaj en la anglan de Tucidido – kaj komencis studi Eŭklidon. Hobbes ĉefe gajnis panon kiel guvernisto de la familio Cavendish, potenca angla familio, kiu subtenis la kronon dum la angla enlanda milito.
Dum la milito Hobbes sekvis la familion al Francio, kie li loĝis dum 1640–1651. Tie li renkontis la plej bonajn mensojn de Eŭropo, ekzemple Galileo, Gassendi kaj Kartezio. En 1646 en Parizo, li instruis la estontan anglan reĝon, Karlon la 2-an, kaj komencis verki sian majstran verkon, la Leviathan. Per ĝia eldono, en 1651, li malamikigis la eklezion en Francio pro ĝia tuta materiismo, kaj tial li revenis al sia patrolando.
Lia majstra verko estas la Leviathan. En ĝi li klarigas sian teorion pri naturo, homo, historio, moralo kaj politiko. Ĝi enkondukis du grandajn disvolviĝojn:
La Leviathan estas fama precipe pro sia politiko: Laŭ Hobbes, homo estas nature egoisma, ĝia vivo "aĉa, besta, mallonga". Vidpunkto simile al tiu de Tucidido. Pro tio, ĉiu homo vivas nure por si mem, ne estante nature homama. Sed homoj, pro timo de perforta morto, kunvenis por fondi civiton, cedante sian individuan politikajn potencon kaj rajtojn al absolute potenca reĝo aŭ registo. Tia registo estas super leĝo, estante la leĝo mem. Kvankam la nuna civitano ne konsentis al tia civito, tamen pro tio, ke ĝiaj antaŭuloj tiele konsentis kaj fordonis siajn rajtojn, la socia kontrakto ankoraŭ restas valida. (Analoge, se via patro fordonis la havon de via familio, vi restus malriĉa, kvankam vi tute ne konsentis al tia stultaĵo.)
La rezulto de la rezonado de Hobbes favoris reĝecon, sed lia metodo pli poste estis uzata por subteni demokration. Hobbes opiniis, ke demokratio estas malbona reĝimo: ĝi faras politikon tro malrapide kaj tro malfirme. Ĝi estas malbona ideo disvastigita per la klasikaj libroj de la grekoj. En tio, Locke, lia ĉefa kontraŭulo en politika filozofio, tute malkonsentis. Leviathan starigis la metodon de rezonado pri politiko per historio, metodo uzita eĉ de Markso. Antaŭ Hobbes, filozofoj rezonis ne per historio, sed per la naturo de homo (ekzemple, Platono), aŭ per la efektiva konduto de civitoj (Aristotelo), ktp.
Lia politika filozofio ne iĝis akceptita — nek en liaj tagoj nek en niaj, nek de la demokrato, la reĝisto nek la marksisto. Tamen ĝi ja influis la politikan filozofion de Spinozo, Lejbnico, Bentham kaj Mill.
Lia esploro pri la ideo de socia kontrakto poste estis evoluigita de Spinozo, Rousseau kaj Locke.
Kvankam atakita en siaj tagoj, lia materiisma mondbildo nun estas vulgara en la Okcidento, precipe inter liaj samlingvanoj. Lia filozofia baptofilo, Daniel Dennett, nun ellaboras tute materiisman klarigon pri konscio kaj menso.
Alivorte, dum la konkludoj de Hobbes ne daŭris, liaj metodo kaj antaŭsupozaĵoj ja daŭras kaj influas la modernan mondbildon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Thomas Hobbes, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.