Hipokampo estas grava parto de la cerboj de homoj kaj de aliaj mamuloj.
Ĝi estas parto de la limba sistemo kaj havas grandan rolon en longdaŭra memoro kaj spaca navigado. La hipokampo estas para strukturo, aperante en la dekstra kaj maldekstra flankoj de la cerbo, kiel la rilata cerebra kortekso. En homoj kaj aliaj primatoj, la hipokampo estas en la tempia lobo, sub la korteksa surfaco. La kurba formo similas al hipokampo aŭ korno de ŝafo laŭ fruaj anatomiistoj. Anatomiisto Julius Caesar Aranzi nomis ĝin laŭ la greka vorto hipokampo (ιππος, hippos = ĉevalo, καμπος, kampos = mara bestaĉo) kaj tiel estas la nomo interlingve, eĉ kiam la vorto por la besto hipokampo estas malsame.
En la malsano de Alzheimer, la hipokampo estas unu el la plej fruaj cerbopartoj kiuj difektiĝas; tial problemoj de memoro kaj de orientiĝo okazas je la komenco. Difektiĝo de la hipokampo ankaŭ povas esti pro nesufiĉa oksiĝeno (hipoksio), encefalito, aŭ epilepsio en la meza temporala lobo. Homoj kies hipokampoj estas tre difektitaj foje havas amnezion; ili ne povas krei novajn memoraĵojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hipokampo (cerboparto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.