Racio estas en la filozofio la kapablo krei nociojn kaj kunligi ilin formante juĝojn.
La nunatempa uzo de la nocio racio estas grave influita de Immanuel Kant, kiu ofte diferencige kontraŭmetis racion kaj rezonon, kaj ankaŭ distingis la racion dis de percepto kaj sperto (aŭ empirio).
Immanuel Kant skizas la regnon de la racio jene:
Ampleksan difinon donas Rudolf Eisler, en sia vortaro de filozofiaj nocioj Wörterbuch der philosophischen Begriffe (Dua eldono, 1904):
Arthur Schopenhauer limigas la racion je la ekkono de kaŭzo kaj efiko:
La vorto racio, devenas el la latina ratio (= racieco), siavice la hindo-eŭropa radiko re- kun la senco kalkuli, nombri, signifas la kapablon pensi kun la ordigo de la aferoj tiamaniere, ke ili iĝas pli klaraj. El la sama radiko devenas rezono. Ankaŭ racio rilatas al ordigo, sed ne tiel precize. Malsame penso rilatas ĉiujn mensajn operaciojn.
Penso kaj racio, koncepto kaj ideo, juĝo kaj rezono rilatas la menson kiel aktivecon, foje kiel precizajn specojn de operacio. Koncepti, idei, juĝi, rezoni ĉiuokaze estas la samo kiel pensi; efektive, penso estas genro rilate la menciitajn operaciojn.
En Esperanto "racia" estas adjektiva radiko.
Strikte parolante, la racio de ŝtato estas koncepto de itala deveno uzita el Nikolao Makiavelo (kiu uzis ĝin per la nomo arte dello Stato, arto de ŝtato) kaj uzita poste de Guicciardini kaj Giovanni della Casa, kvankam nur ĉe Giovanni Botero ĝi estos disvolvigita kiel doktrino (Della Ragion di Stato, 1589), por referenci al esceptaj decidoj kiujn plenumas reganto cele al konservo aŭ pliigo de la bonfarto kaj forto de ŝtato, sub la supozo ke la survivado de tiu ŝtato estas valoro supera al aliaj individuaj aŭ kolektivaj rajtoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Racio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.