Dylan Marlais Thomas (n.
la 27-an de oktobro 1914, m. la 9-an de novembro 1953) estis kimra poeto kaj verkisto kies verkoj estas poemoj kiaj "Do not go gentle into that good night" (Ne iru milde en tiun bonan nokton) kaj "And death shall have no dominion" (Kaj la morto ne havos regon), la radiodramo ("teatraĵo por voĉoj") "Under Milk Wood" (sub la lakta arbaro), ankaŭ poste adaptita al filmoj kaj teatraj dramoj, kaj rakontoj kaj radioprogramoj kiaj "A Child's Christmas in Wales" (infana kristnasko en Kimrio) kaj "Portrait of the Artist as a Young Dog" (artista portreto kiel hundido). Li iĝis populara en sia vivodaŭro kaj restis tia post sia frua morto en Novjorko. En sia matura vivo li akiris reputacion, kiun li kuraĝigis, kiel "roistering, drunken and doomed poet" (diboĉulo, ebriulo kaj malfeliĉa poeto).
Dylan Thomas | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Dylan Marlais Thomas | ||||
Naskiĝo | 27-an de oktobro 1914 en Swansea | ||||
Morto | 9-an de novembro 1953 (39-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pneŭmonito vd | ||||
Tombo | Grave of Dylan Thomas vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Dylan Thomas Boathouse vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Kimrio vd | ||||
Alma mater | Bishop Gore vd | ||||
Familio | |||||
Patro | David John Thomas vd | ||||
Patrino | Florence Hannah Williams vd | ||||
Gefratoj | Nancy Thomas vd | ||||
Edz(in)o | Caitlin Thomas vd | ||||
Infanoj | Llewelyn Edouard Thomas • Aeronwy Thomas • Colm Garan Hart Thomas vd | ||||
Parencoj | Gordon Thomas vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • verkisto • dramaturgo • scenaristo • romanisto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas naskiĝis en Swansea, Kimrio, en 1914. Neelstara lernanto, li lasis lernejon 16jaraĝa, kaj iĝis ĵurnalisto por mallonga tempo. Kvankam multaj el liaj verkoj aperis presitaj dum li estis ankoraŭ junulo, estis la publikigo de "Light breaks where no sun shines", en 1934, kiu kaptis la atenton de la literatura mondo. Dum lia vivo en Londono, Thomas konatiĝis kun Caitlin Macnamara (poste Caitlin Thomas), kun kiu li geedziĝis en 1937. Ties rilato estis markita per alkoholismo kaj reciproka detruemo. En la komenca parto de sia geedziĝo, Thomas kaj lia familio loĝis malriĉe, setlinte en la kimra fiŝkaptista vilaĝo Laugharne.
Kvankam Thomas estis aprezata kiel populara poeto en sia vivodaŭro, li malfacile perlaboris sian vivon kiel verkisto, kio rezultis en la fakto ke li devis vivteni sin per legadoprezentoj kaj radiprogramoj. Liaj radioregistroj por la BBC dum fino de la 1940-aj jaroj sukcesis akiri la atenton de la publiko kaj li estis uzata de la Corporation elsendejo kiel populisma voĉo de la literatura etoso. En la 1950-aj jaroj, Thomas veturis al Usono, kie liaj legadoj portis lin al nivelo de famo, kaj lia vagema konduto kaj drinkemo malboniĝis. Lia tempo en Usono finkonstruis la legendon de Thomas, kaj li registris vinilajn verkojn kiaj A Child's Christmas in Wales. Dum sia kvara vojaĝo al Novjorko en 1953, Thomas ege malsaniĝis kaj falis en komato el kiu li ne rekuperiĝis. Thomas mortis la 9an de novembro 1953 kaj lia korpo estis revenigita al Kimrio kie li estis entombigita ĉe Laugharne la 25an de novembro 1953.
Thomas verkis nur en la angla. Li estis agnoskita kiel unu el plej gravaj kimraj poetoj de la 20a jarcento, kune kun Robert Frost, William Butler Yeats kaj Thomas Stearns Eliot, kaj notita pro sia originala, ritmeca kaj ingenia uzado de vortoj kaj imagaro.
Tomaso estas konsiderita romantika en la formo de sia skribo, elektante trakti siajn verkojn kun pli personaj materialoj, emocioj kaj sentoj, kontraste al la gvida fluo tiutempe kies verkoj tuŝis politikajn kaj sociajn aferojn. Ĉi tiu formo de esprimo estas esprimita en liaj poemoj en la pitoreskaj kaj riĉaj bildoj kiujn Tomaso uzas. Liaj verkoj ankaŭ enhavas kimran kaj keltan folkloron kaj mitologion. La sinteno de Thomas kiel unu el plej grandaj modernaj poetoj estis multe studita. Li restis populara kun la publiko, kiu trovas lian verkaron sufiĉe atingebla.
En aŭtobiografio "Kronikoj" publikigita en 2007, Bob Dylan rakontas al ni ke li ŝanĝis sian familian nomon de Zimmerman al Dylan sekvante Dylan Thomas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dylan Thomas, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.