Dunkerque (origine nederlande/flandre Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas havenurbo kaj komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dunkerque (stacidomo). |
Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], en la administra regiono Hauts-de-France (jen france, prononco [o d(ə) fʁãs] aŭskulti, pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la tradicia regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale']). Ene de la departemento, la komunumo estas la administra centro de la arondismento Dunkerque kaj dividiĝas al la kantonoj Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten.
Dunkerque · Duinkerke · Dunkirko | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio • urbo • limurbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Dunkerque | ||||
Kantono | Dunkerque/Duinkerke-1, Dunkerque/Duinkerke-2 kaj Grande-Synthe/Groot-Sinten | ||||
Historie en | Nordo-Kaleza Markolo | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59183 [+] | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 86 788 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 977 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 2° 23′ O 51.0377777777782.376388888888951° 2′ N, 2° 23′ O [+] | ||||
Alto | 4 m [+] | ||||
Areo | 43,89 km² (4 389 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dunkerque [+] | |||||
| |||||
La urbanojn oni kutime nomas dunkerquois respektive dunkerquoises se nur temas pri virinoj. La nomo "Duinkerke" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.
Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kun Belgio, kaj konsistigas la plej nordan punkton de kontinenta Francio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro.
Fort-Mardyck (en nederlanda Fort-Mardijk, en Esperanto Mardiko) estas iama komunumo, nuntempe asocia al Dunkirko.
Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la cetero de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.
Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940 okazis la Batalo de Dunkirko, dum kiu la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio. En tiu kunteksto okazas la agado de filmo Dunkirk de la jaro 2017 reĝisorita de Christopher Nolan.
Kune kun la ĉeaj komunumoj Grande-Synthe, Loon-Plage kaj la nunaj urbopartoj Malo-les-Bains, Petite-Synthe, Rosendaël kaj Saint-Pol-sur-Mer Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.
La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dunkerque, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.