Christopher Edward NOLAN, komandoro (naskiĝis la 30an de julio 1970) estas brita-usona filmo-reĝisoro, produktisto kaj scenaristo.
Christopher Nolan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Christopher Edward Nolan |
Naskiĝo | 30-an de julio 1970 (53-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Usono |
Alma mater | Universitato-Kolegio de Londono • Haileybury and Imperial Service College |
Familio | |
Frat(in)o | Jonathan Nolan |
Edz(in)o | Emma Thomas |
Infanoj | Rory Nolan • Flora Nolan • Magnus Nolan |
Parencoj | John Nolan Kim Hartman |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • scenaristo • filmproduktoro • aktoro • verkisto • kameraisto • filmaktoro • plenuma produktoro • filmmuntisto • ĉefkameraisto • reĝisoro |
Li estas konata pro reĝisorado de la sciencfikcia filmo Inception (2010), The Dark Knight trilogio, kaj la psikologiaj suspensfilmoj Memento (2000) kaj The Prestige (2006). Lia filmaro tutmonde arigis pli ol 5 miliardoj da USD kaj 36 nomumojn de Oskar-premioj, 11 venkojn.
Nolan naskiĝis kaj kreskis en Londono kaj montris intereson en filmofarado ekde juna aĝo. Post studado de la angla literaturon ĉe la Universitata Altlernejo de Londono, li produktis sian unuan filmon La Sekvanto en 1998. Nolan akiris internacian rekonon per sia dua filmado, Memento (2000), pro kiu li estis nomumita por akademia premio de plej bona originala scenaro. Li transiris de sendependa al studio-bazita filmofarado kun Insomnia (2002) kaj plu trovis kritikan kaj komercan sukceson per la trilogio de La Malhela Kavaliro (2005–2012), La Prestiĝo (2006) kaj Inception (2010), kiu ricevis ok nomumojn de Oskar-premioj, inkluzive de plej bona fotografio kaj blej bona originala scenaro. Tio ĉi estis sekvita de Interstela (2014), Dunkirk (2017) kaj TENET (2020). Li ricevis nomumojn de Akademia Premio por plej bona foto kaj plej bona reĝisoro pro sia laboro en Dunkirko.
Nolan estis nomumita Komandanto (CBE) de la Ordeno de Brita Imperio en 2018 .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Christopher Nolan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.