La dua-kanonaj libroj ĝenerale temas pri tiuj libroj de la Malnova Testamento, kiuj estas laŭ la katolika eklezio validaj partoj de la Biblio, dum judoj kaj protestantoj rigardas ilin kiel apokrifojn, t.e., kiel ekster-kanonajn librojn.
La termino estas uzebla ankaŭ pri la propraj kanoneroj de aliaj eklezioj.
Tiujn ĉi librojn oni nomas ankaŭ, malpli precize, malfruaj skriboj de la Malnova Testamento.
Temas pri la sekvaj libroj:
Krom tio ekzistas ankaŭ pluraj libroj, kiujn la katolika eklezio ne konsideras kanonaj, sed kiuj ja enestas en la Biblio de la Greka Ortodoksio aŭ / kaj de la Rusa Ortodoksio.
Temas pri la sekvaj libroj:
La Etiopa Ortodoksa Eklezio agnoskas la (dua)kanonecon (ዲዩትሮካኖኒካል) ankaŭ de kvin aliaj libroj, kiujn ne konas la eŭraziaj eklezioj. Ili estas:
La esperanta Biblio de 1926 kaj ĝiaj postaj represoj ankoraŭ ne entenis la dua-kanonajn librojn.
Tiuj ĉi tamen aperis en la traduko de Gerrit Berveling en 1997 sur la kompaktdisko espeRom de Germana Esperanto-Asocio kaj en 2001 kiel duvoluma eldono ĉe Fonto; poste ili estis inkluzivitaj en la represo de la esperanta Biblio de 2003.
En 2006 aperis tute nova reeldono de tiu ĉi Biblio ĉe KAVA-PECH sub la titolo Biblio. Nun la dua-kanonaj libroj estas envicigitaj en la tradicia romkatolika sinsekvo inter la cetero de Malnova Testamento.
En 2008 aperis en traduko de Gerrit Berveling ankaŭ la orient-ekleziaj dua-kanonaj libroj: La Duakanonaj Libroj, volumo 3, trad. el Grekaj kaj Latina originalaĵoj (eldono de VoKo, Voĉoj Kristanaj n-ro 26, 233 paĝ., Zwolle).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Dua-kanonaj libroj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.