Duŝanbo estas ĉefurbo de Taĝikio.
La urbo estas politika, kultura kaj ekonomia centro de la lando kun multaj universitatoj. En Duŝanbo troviĝas la Taĝika Ŝtata Universitato kaj la Akademio de la Sciencoj.
Duŝanbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo • urbo • urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 734000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 863 400 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 929 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 68° 47′ O 38.57305555555668.78638888888938° 34′ N, 68° 47′ O [+] | ||||
Alto | 706 m [+] | ||||
Areo | 124,6 km² (12 460 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Dushanbe [+] | |||||
Duŝanbo kuŝas ĉe 38° norda latitudo kaj 68° orienta longitudo en ĉirkaŭ 800-metra alto super la marnivelo, en la dense loĝata Gissar-valo. Post la alligo je la fervoja reto en 1929, la urbo evoluis al industria centro de Taĝikio. La plej gravaj industriaj branĉoj estas hodiaŭ la teksaĵ-, elektro-, nutraĵ- kaj maŝinindustrio. La fervojo interligas Duŝanbon kun Taŝkento en Uzbekio kaj Moskvo.
En Duŝanbo regas tipa kontinenta klimato kun varmega-seka somero kaj malvarma-malseka vintro.
Orientalisma malnova urboparto kun moskeoj
Nacia Muzeo de Taĝikio kun malnovaj Budhofiguroj
Duŝanbo evoluis el vilaĝo, en kiu ĉiulunde okazis semajna foiro (Duŝanbe taĝiklingve signifas LUNDO ). Inter la jaroj 1921 kaj 1961 la urbo nomiĝis Stalinabad (Stalinurbo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Duŝanbo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.