Ŝirazo (perse شيراز ) estas unu el la ses plej grandaj milionurboj de Irano en provinco Farso.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ŝirazoj. |
Oni taksas la urbon loko de poezio, tapiŝoj, vino, rozo kaj amo. En Ŝirazo troviĝas la dua plej granda flughaveno de Irano, post la flughaveno Teheran Mehrabad. Ŝirazo estas ankaŭ la plej grava irana urbo en la kampo de transporto, komunikado kaj informteknologio. La urbo estas nomata "urbo de ĝardenoj kaj poetoj".
Ŝirazo · شیراز | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Irano | |||||
Administrado | |||||
Lando | Irano | ||||
Provinco | Farso | ||||
| |||||
Telefonkodo | 071 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 565 572 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 523 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 52° 33′ O 29.6152.542529° 37′ N, 52° 33′ O [+] | ||||
Alto | 1 500 m [+] | ||||
Areo | 240 km² (24 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:30 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Shiraz [+] | |||||
Ŝirazo estis la ĉefurbo de Persa Imperio sub la Zanda dinastio inter 1750 kaj 1794, kiam la kaĝaroj translokiĝis la ĉefurbon al Teherano. Kun Isfahano kaj Teherano, Ŝirazo estas hodiaŭ unu el la tri kulturaj kaj artaj ĉefurboj de Irano.
Ŝirazo troviĝas en montara regiono en la sud-okcidenta parto de la lando. Teherano troviĝas je 942 kilometroj.
La loko estis jam longe loĝata, la loka vinkulturado daŭras 1800 jarojn. Ĝis apero de araboj ĝi estis karavanserajo (ripozejo de karavanoj), centro de bazarado. Inter 1750 kaj 1781 Ŝirazo estis ĉefurbo de la Persa Imperio. Ĝi havis urbomuron en la 10-a jarcento kaj havis faman universitaton. Dum la 18-a jarcento diversaj katastrofoj okazis (tertremoj, epidemioj kaj sieĝoj).
La ekonomio baziĝas sur agrikulturo (vinbero, oranĝo, kotono kaj rizo) elektroniko kaj nafto.
En Ŝirazo en julio kaj en aŭgusto la temperaturo atingas la 30 C'-ojn. Vintre tio falas preskaŭ ĝis frostopunkto.
Ŝirazo havas internacian flughavenon, aŭtoŝoseon, fervojon kaj metroon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝirazo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.