Sjamen (ĉine 廈門市/厦门市, pinjine: Xiàmén, estas metropolo kaj universitata urbo ekde 1921 en Ĉina Popola Respubliko.
La historia loknomo estas Amoj (el la loka lingvo, la minnana). La municipo administras ankaŭ proksimajn distriktojn kaj zonojn.
Sjamen | |||||
---|---|---|---|---|---|
subprovincnivela dividaĵo de Ĉinio • departemento-ranga urbo • urbego • city specifically designated in the state plan | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 361000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 163 970 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 039 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 118° 5′ O 24.479722222222118.0819444444424° 29′ N, 118° 5′ O [+] | ||||
Areo | 1699,39 km² ( 169 939 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Xiamen [+] | |||||
Insulo Gulangyu, aŭ Insulo Kulansu (normĉine: 鼓浪嶼,鼓浪屿, pinjino Gǔlàngyǔ) estas marborda insulo en la Tajvana Markolo, situanta en la urbo Xiamen. Ekde 1845, ekzistas eŭropa setlejo ĉi tie.
Sjamen etendiĝas laŭ Tajvana markolo. La urbo konsistas el insulo kaj la kontraŭa kontinenta parto, kiujn ponto kunligas. Aliaj proksimaj insuloj, nome la insularo Ĝinmenoj, apartenas al Tajvano.
Sjamen menciiĝis jam en 282. Jam dum la mezepoko ĝi estis internacia havenurbo kaj ankaŭ bazo kontraŭ piratoj. Ekde 1541 ankaŭ portugaloj uzis la havenon. Pro la Opia milito la britoj akiris la urbon en 1842.
Sjamen estas speciala ekonomia zono ekde la 1980-aj jaroj. La plej gravaj industriaj branĉoj estas fiŝkaptado, ŝipkonstruado, nutraĵprilaboro, teksaĵoj, maŝinkonstruado, kemiaj industrioj, telekomunikado, kaj financaj servoj.
Sjamen etendiĝas en subtropika klimato kun influo de musono. La tutjara averaĝa temperaturo estas 21 °C. Inter junio-septembro tio estas 30 °C. Jare pluvas po 1350 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter aprilo-septembro. Frosto estas tre malofta.
Sjamen havas internacian flughavenon, aŭtovojon, stacidomon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Taksioj estas oftaj. Multaj uzas biciklojn, ĉar la motorcikloj kaj mopedoj estas malpermesitaj.
La Metroo de Sjamen ekfunkciis la 31-an de decembro 2017.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sjamen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.