Distrikto estas unuo de publika administracio, malpli granda ol provinco, subŝtato, kantono aŭ departemento kaj pli granda ol urbo, komunumo aŭ municipo.
La difino de la nocio tamen neniel povas esti universala, ĉar evidente ĉiu lando kaj/aŭ ŝtato havas sian propran administran dividon. Tial oni fakte povas difini ĉiujn tiujn administrajn terminojn nur aparte por ĉiu lando kaj kelkfoje eĉ interne de landoj por ĉiu unuopa provinco. Sen la loka difino oni nur scias, ke distrikto estas administra unuo.
En landoj, kie estas pluraj administraciaj ŝtupoj inter provinco kaj municipo, oni uzas ankaŭ la esprimon "subdistrikto": En Esperanto la lasta vorto ekzemple foje uziĝis por la administra divido en Germanio, kvankam nur en 5 el la 16 federaciaj landoj (subŝtatoj) de Germanio ekzistas du administraj niveloj inter subŝtato kaj komunumo - en la aliaj 11 partoj de Germanio laŭ la menciita lingvouzo ekzistus "subdistrikto", sed ne "distrikto" "super" ĝi: Pli sencas nomi la du ŝtupojn "distrikto" kaj (kie io tia ekzistas) "distriktaro".
Ankaŭ ekzistas la nocio urbodistrikto kaj urbosubdistrikto en grandaj urboj. Ekzemplo por tio estas Zuriko en Svislando kaj oni devas klare distingi inter kantona distrikto (germane Bezirk) kaj urba distrikto (germane Kreis bzw. precizige Stadtkreis). Oni-ĉi tie cetere tre bone vidas la terminologian kaĉon, ĉar en Berlino en Germanio la germanlingva terminologio estas precipe inversa, do la urbaj distriktoj nomiĝas Stadtbezirke dum la landaj distriktoj nomiĝas landkreis.
Distrikto estas loka administracia unuo konsistas el urbetoj kaj vilaĝoj de Japanio sed urboj. En 1921, ĝia administracia rolo estis aboliciita. Nun ĝi funkcias nur por adresado, divido por elektado.
En federaciaj ŝtatoj kiel Argentino, Brazilo, Meksiko, Mongolio, Niĝerio, Usono, Venezuelo) ekzistas aparta Federacia distrikto por la teritorio de koncerna ĉefurbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Distrikto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.