La Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj - angle United Nations Department of Economic and Social Affairs (UNDESA), ruse Департамент по экономическим и социальным вопросам ООН - estas parto de la Sekretariejo de la Unuiĝintaj Nacioj.
Ĝi respondecas pri la plenumo de decidoj kaj rekomendoj interkonsentitaj en la plej grandaj pintkunvenoj kaj konferencoj de la Unuiĝintaj Nacioj, plenumas servojn por la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj la dua kaj tria komitatoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.
Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
organizaĵo • registara organizaĵo | |||||
Komenco | 1948 vd | ||||
Antaŭe | United Nations Office on Sport for Development and Peace vd | ||||
Geografia situo | , 73° 58′ 9″ U 40.75047-73.96912740° 45′ 2″ N, 73° 58′ 9″ U | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Sidejo | Nov-Jorko | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
En iuj areoj la departemento laboras per nerektaj vojoj por subteni tutmondan evoluon kaj stabilecon.
En 2002, pro la kreskiĝanta pezo servi al plimultiĝanta nombro de konferencoj inkluzive ekzemple de la "Jarmila Deklaro de la Unuiĝintaj Nacioj", la departemento estis plilarĝigita kaj ricevis novan oficon de asista ĝenerala sekretario. La departemento havas sian centran oficejon en Novjorko, sed ankaŭ havas gravan duavican oficejon en Romo, Italio. Ekde la 1-a de julio 2007, Ŝa Zukang estas la gvidanto de la departemento.
Pro la graveco, kiun la Unuiĝintaj Nacioj atribuas al ekonomiaj kaj sociaj aferoj, la departemento havas plurajn gravajn kakojn. Inter ili estas la Fako pri Evolua Politiko, la Oficejo pri Financoj por Evoluo, la Fako por Daŭra Evoluo, la Fako pri Socia Evoluo, la Fako pri Publika Administrado, la Statistika Fako de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj la Fako pri Loĝantaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Departemento de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.