Blankula Naciismo: Rasisma politika ideologio

Blankula naciismo estas ideologio, kiu kredas je rasa difino de nacia idento.

Blankulaj naciistoj identas sin kun io, kion ili perceptas kiel "blankula nacio." Ĝi ampleksas sentojn de supereco pri blankuloj kaj vokojn, ke nacia civitaneco estu rezervita por blankuloj, kiel en Rodezio. Blankula naciismo ĝenerale inkludas fortan kredon je blankula supereco kaj socia darvinismo, kaj monitorantoj de rasismaj grupoj vidas ĝin kiel nur eŭfemismon por ideologia blankula supereco. Ĝi povas inkludi ankaŭ blankulan separatismon, ideologion, kiu serĉas apartan blankulan ŝtaton.

La plimulto da blankulaj naciistoj uzas limigitan difinon de blankeco. En Usono ĝi ofte, sed ne ekskluzive, implicas nejudan eŭropan etnan fonon; ekzemple la Nacia Socialisma Movado diras, ke "Partia Membreco estas limigita al neŝemidaj aliseksemuloj el eŭropa etna fono." Iuj blankulaj naciistoj uzas rasan taksonomion el la 19-a jarcento. La Nazioj konsideris homojn kun almenaŭ unu juda avo aŭ avino kiel miksrasuloj kaj rezulte ne blankuloj. Aliaj blankulaj naciistoj, kiel Jared Taylor, argumentis, ke judoj povas esti rigardataj kiel blankuloj. Kvankam multaj blankulaj naciistoj kontraŭas Israelon kaj cionismon, aliaj esprimis subtenon por Israelo kaj pretendis paralelojn inter sia ideologio kaj cionismo. Malsamaj rasaj teorioj difinas malsamajn grupojn kiel blankuloj, ekskludante ekzemple sudajn eŭropajn kaj orientajn eŭropajn gentojn pro perceptita "rasa malpureco." Kelkaj havas vastan difinon, inkludante iranajn, hind-arjajn, kaj berberajn homojn.

Vaste konataj historiaj blankulaj naciismaj grupoj inkludas la Naziojn kaj Ku-Kluks-Klanon. En lastaj jaroj kreskis diversaj blank-naciismaj movadoj helpe de anonimaj bildforumoj, ekzemple la grupo alt-right en Usono.

Vidu ankaŭ

Referencoj


Tags:

Blankula superecoBlankuloNacioRasoRodezioSocia darvinismo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

TeroDombühlBankrotoMario Vargas LlosaHutia movadoSârbiPrivacy BadgerHeřmaničkyLa Besto-FarmoJavaScriptMojosaSankta BarbaraEsperanto-muzikoMezorientoPanoTeknologioBeŝameloGlotaloAbdomena kvakoĈina Akademio pri SciencojSomalilandoJohor BahruMinada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron)Hidișelu de SusJarmila ČejkováSpringeListo de studentoj en Akademio de SelmecHispanioIzoheksinoRadioamatora operatoroLaseroLinus TolkeKanadoAsteriksJešeticeAldous HuxleyJaroMetroĈaperono (kapvesto)MoncofaAnusa seksumadoArmena lingvo3-DekinoJapanioStefan ZweigKladruby (distrikto Teplice)ApriloHimenoMozambikoParolrekonadoPluvioGazetoDimanĉoFerenc Béldi3-HeptinoKokoEsperantoOșorhei2009VoltaireI2PDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoMalalta ĉambroLos-Anĝeleso10 HigiaMustafa Kemal AtatürkAkuzo pri ofero de sango🡆 More