La naziismo kaj rasoteoria termino judodevena rasmiksulo (ger.: „jüdischer Mischling“ estis difinita en la Unua Dekreto pri la Regna Civitaneco-Leĝo de la 14-a de novembro 1935.
„judodevenaj rasmiksuloj“ estis laŭ tio germanoj, kiuj devenis de unu aŭ du „plenjudaj“ geavoj, tamen ne havis vastan ligon kun la judismo. Kiu tamen – je egala deveno de du judaj geavoj – apartenis al la juda religia komunumo aŭ estis geedziĝinta kun judo, estis samrangigita kun plenjudoj kaj nomata „judo“.
Je la geedziĝo-malpermeso de judoj kun „germansanguloj“, elformita en la nurenbergaj rasleĝoj kaj realigitaj per dekretoj, estis esence, ĉu „juda miksito“ havis du judajn aŭ nur unu geavajn partojn. Cirkulero de la regna ministro por internaj aferoj, Wilhelm Frick, de la 26-a de novembro 1935 stampis por tio la nociojn „ juda miksito unuagrada“ respektive „ juda miksito duagrada“. Pli kaj pli leĝokomentoj, gazetoj kaj lernolibroj uzis por tio la pli facile kompreneblajn terminojn „Halbjude“ (duonjudo) kaj „Vierteljude“ (kvaronjudo), en ĉefa germanlingva vortaro Duden unuafoje trovebla en 1941.
La „judaj miksitoj unuagradaj“ suferis kreskan subpremon kaj persekuton: ĝisfundaj judmalamantoj en la NSDAP, partia stabo kaj en la naziaj policostrukturoj insistegis, enigi ankaŭ ĉi tiun grupon en la deportadon kaj en la amasmurdo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Judodevena miksrasulo (nazia Germanujo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.