Bikini Atolo (signife kokosarbejo) estas atolo en la Marŝala Insularo kiu estis la loko de 23 nukleaj testoj dum la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj.
La atolo konsistas el 23 insuloj kun totale 8.8 km² ĉirkaŭita de 594.1 km² centra laguno. Ĝi estis en la norda pinto de la Ralika Ĉeno, proksimume 87 km nordokcidente de la Ailinginae kaj 850 km nordokcidente de Majuro. Ene de Bikini Atolo, insuloj Bikini, Eneu, Namu kaj Enidrik enhavas ĉirkaŭ 70% el la terareo de la atolo. Bikini kaj Eneu estas la nuraj insuloj de la atolo kiu estis hejmo de permanenta loĝantaro. La insulo Bikini estas la plej nordorienta kaj plej granda insuleto. La atolo estis konata ankaŭ kiel atolo Eschscholtz, laŭ la nomo de la germana naturalisto Johann Friedrich von Eschscholtz, ĝis 1946, post la Marŝala Insularo estis kaptita de Usono dum la Dua Mondmilito.
Bikini Atolo | ||
---|---|---|
atolo • administra teritoria unuo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Marŝala Insularo | |
Geografia situo | , 165° 23′ 23″ O 11.603889165.38972211° 36′ 14″ N, 165° 23′ 23″ O | |
| ||
Areo | 6 km² | |
Post la fino de la dua mondmilito, la tiama usona ŝtatprezidanto Harry S. Truman decidis en decembro 1945 fari provojn pri nukleaj armiloj por determini ilian detruan potencialon. Entute okazis 67 testoj inter 1946 kaj 1958. Ĉiuj bomboj portis nomojn de usonaj indianaj triboj. La plej forta bombo kiu eksplodis en 1954 estis hidrogenbombo ("Bravo") kiu reprezentas la ekvivalentan povon de 7000 atombomboj kiuj falis sur Hiroŝimo.
Por realigi tiujn testojn la usona armeo forpelis la enloĝantojn el la atolo. Tiam, la estro de la atolo diris jenajn vortojn al usona milita ŝipestro: “Men otemjej rej ilo bein anij” (Ĉio restas en la manoj de Dio). Tiu frazo nun aperas sur la bikina flago. La flago estis adoptita en la jaro 1987, ĝi tute similas al la usona flago, por memorigi al tiu registaro siajn devojn kun la bikinanoj. La 23 blankaj steloj aperantaj sur la flago reprezentas la insulojn de la atolo; tiuj tri nigraj steloj estas la tri insuloj tute detruitaj dum la armilaj testoj. La du nigraj steloj aperantaj sur la suba parto estas la steloj kien devis foriri la loĝantaro de la atolo.
La 31-an de julio 2010 la atolo estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas la unua loko en la Marŝala Insularo kiu estas enskribita en la liston de Monda Heredaĵo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bikini Atolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.