Baldur Benedikt VON SCHIRACH (naskiĝinta la 9-an de majo 1907 en Berlino, mortinta la 8-an de aŭgusto 1974 en Kröv) estis germana politikisto kaj gvidanto de la Hitlera junularo.
Baldur von Schirach | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Baldur von Schirach | |||||
Naskonomo | Baldur Benedikt von Schirach | ||||
Naskiĝo | 9-an de majo 1907 en Berlino | ||||
Morto | 8-an de aŭgusto 1974 (67-jaraĝa) en Kröv | ||||
Tombo | Rejnlando-Palatinato vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Munkena universitato vd | ||||
Partio | Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Schirach family vd | ||||
Patro | Carl von Schirach vd | ||||
Patrino | Emma Middleton Tillou vd | ||||
Gefratoj | Rosalind von Schirach vd | ||||
Edz(in)o | Henriette von Schirach vd | ||||
Infanoj | Richard von Schirach • Robert von Schirach • Klaus von Schirach • Angelika Benedikta von Schirach vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • scenaristo • aŭtobiografo • verkisto vd | ||||
Aktiva en | Berlino vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Von Schirach jam en 1925 membriĝis en NSDAP kaj ekestris la nazian porstudentan ligon en 1928. Tri jarojn poste li iĝis Junulara gvidanto (Reichsjugendführer). La 18-an de 1933 Adolf Hitler nomumis lin Gvidanto de la junuloj de la Tria Regno (Jugendführer des Deutschen Reiches).
Li ŝanĝis la Hitleran junularon en - proksime kaj fore - sole gravantan organizon (opozicias tion tamen la duonleĝaj kunvenoj ekz. sub la ŝirmo de la Eklezio). Por realigi tiajn planojn li streĉis la edukadon engrupan kaj malgravigis la rolon de la gepatroj.
De post 1939 li senteble perdis influon ene de HJ kaj demisiis en aŭgusto 1940, kiam li ekpolitikis en Vieno. Li nun nur rajtis inspekti la agadojn de HJ sen aktiva intermiksiĝo kaj sendigi infanojn refreŝiĝontajn en ripozumhejmojn. Post konflikto kun Hitler li jam ne povis agi libere de post mezo de 1943.
La Nurenberga tribunalo kondamnis lin al malliberigo de 20 jaroj pro kunlaboro en la deportado de judoj aŭstraj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Baldur von Schirach, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.