Tio, kiu en tiu-ĉi ŝablono estas nomata oficejo (ekzemple prezidanto de Usono), laŭ mi estas ofico, sen la sufikso -ej-.
Por resti en la ekzemplo, la oficejo de la usona prezidanto, do la loko kie okazas plejparto de la ofica laboro, estas la Blanka Domo (Vaŝingtono).
Aidas 07:46, 29. Aŭg 2009 (UTC)
Saluton,
ŝajnas al mi, ke ĉi tiu ŝablono devenas de en:Template:Infobox_officeholder, kvankam ĝi ne mencias ĝin inter la intervikiaĵoj. El tio fontas, laŭ mia opinio, kelkaj malklaraj parametroj:
Neniu el la tri parametroj havas priskribon, do verŝajne multaj uzis la parametrojn laŭ diveno. Ekzemple la artikolo pri Winston Churchill mencias "Deputito Anthony Eden"; nu jes, efektive Eden iam estis deputito, sed ĉu tio rilatas al Churchill? Pli grave, li estis viculo de Churchill kiel lia ministro pri eksteraj aferoj. En la ekzemplo pri George Walker Bush aperas "Vicestro Bob Bullock", sed certe Bullock ne estis estro aŭ vicestro de Bush, li estis lia viculo. Multaj oficoj tute ne implicas iun estrecon.
La ŝablono estas uzata plurcent fojojn, do estas malfacile ŝanĝi la nomojn de parametroj. Eblas jenaj paŝoj:
Mi proponas realigi almenaŭ la unuajn tri. Kion opias aliaj?
Salutojn, – Umbert' (diskuto) 19:12, 3 Jan. 2013 (UTC)
Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la subskribo ne funkcias ĝuste en Winston Churchill. En la rilata Vikidatuma ero estas la dosiernomo, sed la dosiero ne plu ekzistas. Ĉu eblas ŝanĝi la ŝablonon, tiel ke ĝi nur ĉe ekzistanta bildo aplikas la Vikidatuman difinon de la subskribo (P109)? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 13 apr. 2022 (UTC)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝablono-Diskuto:Informkesto politikisto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.