Ambaŭseksemo: Seksa kaj/aŭ romantika allogo al homoj de pli ol unu genro

Ambaŭseksemo estas seksa orientiĝo de iu, kiu spertas seksuman kaj emocian allogon al personoj de ambaŭ seksoj.

Ofte, ambaŭseksemuloj estas miskomprenataj kaj de samseksemuloj kaj de aliseksemuloj, kvankam Alfred Kinsey konstatis, ke plejparto de homoj spertas almenaŭ ioman allogon al ambaŭ seksoj.

Ambaŭseksemo: Simboloj, Bildaro, Eksteraj ligiloj
La flago de ambaŭseksemo estas uzata kiel simbolo
Ambaŭseksemo: Simboloj, Bildaro, Eksteraj ligiloj
Simbolo de ambaŭseksemulinoj
Ambaŭseksemo: Simboloj, Bildaro, Eksteraj ligiloj
Simbolo de ambaŭseksemuliĉoj

Ne ĉiuj homoj, kiuj spertas okazan emon al ambaŭ seksoj, sin identigas kiel ambaŭseksemaj. Ĝenerale homoj proksime de la polusoj de la Kinsey-skalo ne nomas sin ambaŭseksemaj. Viroj de la mezo de la skalo pli ofte estas sinidentigantaj ambaŭseksemuloj, kaj iuj el tiuj diras ke la sekso de loĝanta persono ne gravas por ili.

Ĉar iuj ambaŭseksemuloj sentas ke ilia duobla seksa orientiĝo ne alĝustiĝas kaj en la samseksema kaj en la aliseksema komunumoj, kaj ĉar ili estas publike "nevideblaj" (ili povas esti facile konfuzitaj en la samseksema kaj aliseksema socioj), kelkaj el ili formas siajn proprajn komunumojn, kulturon kaj politikajn movadojn. Tamen, ĉar la ambaŭseksema orientiĝo povas esti en ajna punkto inter la ekstremoj ekskluzivaj de samseksemo kaj aliseksemo, diversaj ambaŭseksemuloj preferas aparteni ĉu al la samseksema aŭ al la aliseksema komunumo.

Simboloj

Komuna simbolo pri ambaŭseksema identeco estas la flago de la ambaŭseksema fiero, fasonigita de Michael Page, kiu havas rozkoloran strion kiu reprezentas la samseksemon, bluan strion kiu reprezentas la aliseksemon kaj violan strion (miksaĵo de rozkoloro kaj bluo) en la mezo kiu reprezentas ambaŭseksemon.

Multaj samseksemuloj kaj ambaŭseksemuloj rifuzas uzadon de la rozkolora triangulo kiel ilia simbolo, ĉar ĝi estis uzita de la nazia reĝimo por marki samseksemulojn (sammaniere kiel la davida stelo estis uzita por marki judojn).

Finfine, la 23-an de septembro estas la tago de la ambaŭseksema fiero.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Referencoj



Tags:

Ambaŭseksemo SimbolojAmbaŭseksemo BildaroAmbaŭseksemo Eksteraj ligilojAmbaŭseksemo ReferencojAmbaŭseksemoAlfred KinseyAliseksemoSamseksemoSeksa orientiĝo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Lope de VegaDinastio TangLéon ChampyHimalajoEkstremaj punktoj de AzerbajĝanoRetforumoKoreioKromproduktoNaftoAkademio de EsperantoPlatono2-NoninoTeknologioHamasoEsperanto-simboloRIA NovostiAbraham LincolnStefan ZweigSándor Ajtai KováchPandemio de KOVIM-19Adomas JakštasJava (programlingvo)Julio CezaroIneu (apartigilo)CisjordanioVladimir PutinZeŭsoClermont-de-l'Oise (stacidomo)4-OktenoVPNListo de urboj de OmanoGimnastikejoKleopatro la 1-aMetanoloKokoAngla lingvoFutbaloLena KarpuninaEnuguElon MuskH. C. ArtmannSultanlandoNaturoAminojogoMoskvoVideohelpa arbitracioMater DolorosaAŭstrioReformprojekto de ZamenhofMunicipoj de Valencia KomunumoChotýšanyPatrujprotekta arkitekturoVirtuala maŝinoNeŭroleptoNaturalismoFenil-acetaldehidoKampanjo de Italio2-a de junioMinkaKonvertiĝo de PaŭloEĥo de Moskvo🡆 More