Abul Kalam Azad

Maulana Sajido Abul Kalam Ghulam Muhiĝuddin Ahmed bin Ĥairuddin Al-Hussaini Azad (11a de Novembro 1888 – 22a de Februaro 1958) estis hindia sendependiga aktivulo, islama teologo, verkisto kaj veterana estro de la Hindia Nacia Kongreso.

Post la sendependigo de Hindio, li iĝis la unua Ministro de Edukado en la hindia registaro. Li estas ofte memorita kiel Maulana Azad; la vorto Maulana estas honora titolo kiu signifas 'Nian Mastron' kaj li adoptis Azad (Libera) kiel sian plumnomon. Lia kontribuo al la establado de la eduka fundamento en Barato estas agnoskita per la celebrado de sia naskiĝtago kiel Nacia Eduktago tra tuta Barato.

Abul Kalam Azad
Abul Kalam Azad
Persona informo
مولانا ابوالکلام محی الدین احمد آزاد‎
Naskiĝo 11-an de novembro 1888 (1888-11-11)
en Mekko
Morto 22-an de februaro 1958 (1958-02-22) (69-jaraĝa)
en Delhio
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj urduohindia vd
Ŝtataneco Brita Hindio • BaratoDominio de Barato vd
Partio Barata Nacia Kongreso vd
Subskribo Abul Kalam Azad
Familio
Patro Maulana Khairuddin vd
Edz(in)o Zulekha Begum vd
Profesio
Okupo politikistoĵurnalistoverkistovagolernanto • luktanto por libereco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Abul Kalam Azad
Abul Kalam Azad
vdr

Estante junulo, Azad komponis poezion en urdua, same kiel traktaĵojn pri religio kaj filozofio. Li elstariĝis pro sia laboro kiel ĵurnalisto, publikigante verkojn kritikajn de Brita Hindio kaj eksponante la idearon de la hindia naciismo. Azad iĝis la estro de la Ĥilafat Movado, dum kiu li venis en kontakto kun la hindia estro de Mahatma Gandhi. Azad iĝis entuziasma apoganto de la ideoj de Gandhi de neviolenta civila malobeo, kaj kunlaboris por la organizado de la nekunlabora movado kiel protesto kontraŭ la leĝo de 1919 nome "Rowlatt Acts". Azad engaĝiĝis al la idealoj de Gandhi, kiel promocio de Sŭadeŝi (indiĝenaj) produktoj kaj la de Swaraj (memregado) por Hindio. En 1923, estante 35-jaraĝa, li iĝis la plej juna persono kiu servis kiel prezidanto de la Hindia Nacia Kongreso.

En Oktobro 1920, Azad estis elektita kiel membro de fondokomitato por establi la universitaton Jamia Millia Islamia en Aligarh en Utar-Pradeŝo sen helpo el la Brita kolonia registaro. Li helpis en la translokigo de la kampuso de la universitato el Aligarh ĝis Nov-Delhio en 1934. La ĉefa pordego (Pordego No. 7) al la ĉefa kampuso de la universitato estis nomita laŭ li.

Abul Kalam Azad
Azad en poŝtmarko de 1988 de Barato.

Azad estis unu el la ĉefaj organizantoj de la protestomovado "Dharasana Satyagraha" en 1931, kaj aperis kiel unu el la plej gravaj naciaj estroj de la epoko, elstare estrante la klopodojn de la Hindu–islama unueco same kiel eksponante sekularismoj kaj socialismon. Li servis kiel Kongres-prezidanto el 1940 ĝis 1945, dum kiu oni lanĉis la ribelon Quit India. Azad estis enprizonigita, kun la tuta Kongres-estraro. Li laboris ankaŭ po la unueco Hindu–Islama pere de la gazeto Al-Hilal.

Referencoj

Literaturo

  • Die politische Willensbildung in Indien 1900–1960; 1965 de Dietmar Rothermund
  • Life and Works of Maulana Abul Kalam Azad, from Ravindra Kumar, Atlantic Publishers & Distributors, 1991
  • Maulana Abul Kalam Azad, de Mahadev Haribhai Desai
  • The Educational Ideas of Maulana Abul Kalam Azad, de G. Rasool Abduhu, Sterling Publishers, 1973
  • Maulana Azad ek Muttala de Hakim Syed Zillur Rahman, Jawahar aur Azad, Professor Abdul Qavi Desnavi, Saifia College, Bhopal, 1990.
  • Maulana Azad Aur Bhopal de Hakim Syed Zillur Rahman, Fikro Nazar (Maulana Azad Number), Aligarh Muslim University, Aligarh, 1989, p. 107–112.
  • Pattabhi, Sitaramayya (1946). Feathers & Stones "my study windows". Padma Publications.
  • Nandurkar, G. M. (1981). Sardar's letters, mostly unknown. Sardar Vallabhbhai Patel Smarak Bhavan.

Tags:

Hinda sendependiga movadoHindia Nacia KongresoIslamoSajidoTeologo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Mater DolorosaMario Vargas Llosajogo1-ButenoSanĉo PanzoZagreba metodoUniversala Kongreso de EsperantoXXXTentacionSamtavola komunikadoJapana lingvoNaftoLa perdita honoro de iu Katarino Blum'Bella ciaoArad2020-aj jarojŜakoThe Times of IndiaEdmund HaulerFrancisco de GoyaJava (programlingvo)SatanoEsperanto kaj Libera ScioKanadoParizoMonarkioWilhelm TellEvoluhelpoChișineu-CrișFrancaj Ĝeneralaj StatojĈefuzantoTeknologioMarso (planedo)Kastelo PrielauListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoPornografioAtif AslamPecicaProksimaĵoj ValencioMurat ZjazikovISO 3166-1ŜahoStrato Respubliko (Tjumeno)Kokokompozita materialoPrintempa Semajno InternaciaĜenerala Datum-Protekta RegularoStelo (monunuo)Vila Real de Santo AntónioAitor AranaPavel DurovPuba montoAlireblo3-HeksenoBananoBelmonte (Portugalio)Fedro (dialogo)CBS NewsAmfetaminoEpiskopujo ChiemseeSandviĉo (seksumado)Batuko (religio)Provinco KanadoKondomoOperaciumoNational Center for Biotechnology InformationWhatsAppListo de kuracilojManuel HalvelikRifuĝintoVirina seksa mutiladoDamir MatkovićLuljeta Lleshanaku1-Hepteno🡆 More