Nekunlabora Movado

La nekunlabora movado estis politika kampanjo lanĉita la 4an de Septembro 1920, de Mahatma Gandhi por instigi baratanojn retiri sian kunlaboradon kun la brita registaro, kun la celo devigi la Britojn garantii memregadon kaj plenan sendependecon (Purna Swaraj) al Hindio.

Nekunlabora movado
Nekunlabora Movado
movado por hinda sendependeco
Lando(j) Barato vd
Ĉefestro(j) Mohandas Karamchand Gandhi vd
Nekunlabora Movado
Nekunlabora Movado
vdr

Tio venis kiel rezulto fare de la Hindia Nacia Kongreso (HNK) de ties apogo al britaj reformoj post la aprobo de la leĝo Rowlatt Act la 18an de Marto 1919 — kiu suspendis la rajtojn de politikaj malliberuloj en procesoj pro ribelo, kaj ĝi estis konsiderata "politika vekiĝo" fare de baratanoj kaj kiel "minaco" fare de Britoj— kaj post la Masakro de Amritsar de 13a de Aprilo 1919.

La movado estis unu el la unuaj organizitaj agadoj de Gandhi de grandskala satyagraha (civila malobeo). La planado fare de Gandhi de la nekunlabora movado inkludis konvinkadon al baratanoj retiri sian laboron el ajna aktiveco kiu "subtenas la britan regadon kaj ankaŭ la ekonomion en Hindio," inklude la britajn industriajn kaj edukajn instituciojn. Pere de neviolentaj rimedoj, aŭ Ahimsa, protestantoj malakceptu aĉeti britajn varojn, adoptu la uzadon de lokaj manfaritaĵoj, kaj bajkotu likvor-vendejojn. Aldone al promocio de la "mem-fido" per spinado de ĥadi, aĉetante nur hindi-faritajn varojn, kaj bojkotante britajn varojn, la nekunlabora movado de Gandhi alvokis al la restaŭrado de la Ĥilafat Movado en Turkio kaj al la fino de la netuŝebleco. Tio rezultis en publikaj mitingoj kaj strikoj (hartal), kio kondukis al la unuaj arestoj kaj de Nehru kaj de lia patro, Motilal Nehru, la 6an de Decembro 1921.

La nekunlabora movado estis inter la pli larĝa movado por la Hinda sendependigo el la Britia regado kaj finis, kiel Nehru priskribis en sia membiografio "An Autobiography", "subite" la 4an de Februaro 1922 post la Ĉaŭri-ĉaŭra incidento. Postaj sendependigaj movadoj estis la Salomarŝo kaj la "Quit India" Movado.

Kvankam intencis esti neviolenta, la movado estis finfine suspendita de Gandhi en Februaro 1922 post la Ĉaŭri-ĉaŭra incidento, en kiuj nombraj policanoj estis murditaj de homamaso en Ĉaŭri Ĉaŭra, Unuiĝintaj Provincoj. Tamen, la movado markis la transiron de la hindia naciismo el mezklasa bazo al la amasoj.

Bibliografio

Referencoj

Tags:

BaratanojBrita HindioHinda sendependiga movadoHindioKampanjoMahatma GandhiPolitikoSwaraj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Semsales (stacidomo)Linux2007MasoAbasida KaliflandoUrinadoAmoQThomas MannSueza Kanalo21-a de septembroNepaloElemento de grupo 11Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)Judgment at NurembergBjalistokoKantono BelleyBurgo de Ŝemiran21-a de martoRiismoKaribioEpoko de malkovrojKoboloNowon-guAlbert AntalffyJoa KorhonenVikipedioArgentinoMao ZedongMalvola orgasmo2022Sporto1962Nacia parko ĴemajtioMigra falkoFranca respublika kalendaroJulia WarholaLoterioMajmunaKatolika eklezioRajtoj de GLAT en BraziloKoloniantoj de KatanVulvoKulturoFakultatoEdge of TomorrowMajotoPollandoBerlinoDagbania lingvoItala lingvoISBNMasturbadoGekoRahim Jar ĤanListo de historiaj eventojKontraŭknaloCirila alfabetoKeltojRetpoŝtoAeroplanoArkeologiaj lokoj en KalabrioNorma datumaroMaldivojRadostín (distrikto Havlíčkův Brod)SeksumadoL’ AvaruloRTertremo🡆 More