Korbopilko aŭ Korbopilkado (sporto foje nomita basketbalo pro la angla termino basketball) estas pilka sporto inter du teamoj po 5 ludantoj en ĉiu.
Ĝi estas unu el la plej popularaj sportoj de la mondo, precipe en Usono, sed ankaŭ en la suda kaj orienta Eŭropo.
Korbopilko | |
---|---|
Tripoenta ĵeto dum la finalo de la Eŭropa ĉampionado de virinoj en 2005 | |
speco de sporto • olimpika sporto | |
pilkosporto • teama sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpia turniro | 1936(Viroj), 1976(Virinoj) |
Monda Ĉampionado | 1950(Viroj), 1953(Virinoj) |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Federacio de Korbopilkado (FIBA) |
Fondita: | 1932 |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Korbopilkado | |
Korbopilkado estas unu el la malmultaj sportoj, kiuj estis eltrovitaj de individuo. La kanada kuracisto kaj pedagogo James Naismith eltrovis la pilkoludon en la jaro 1891 en Springfield (Masaĉuseco) kiel hala sporto por siaj studantoj. James Naismith rimarkis ke la batalintenco de aliaj pilkosportoj estiĝas ĉar la tuta ludado okazas en la sama nivelo (kiel ekzemple ĉe usona piedpilkado).
Li serĉis malpli batalan sporton kun malgranda vundiĝorisko por aktivigi la 18 studantojn de la klaso dumvintre. Tial li metis la korbojn (angle baskets) en alian nivelon ol la ludantoj. La domprizorganto Pop Stabbins fiksis tiam persikokorbojn ĉe la 10 futojn altaj balkonoj de la YMCA en Springfield. La tiam hazarde fiksita alto de la korboj (3,05 metroj) estas ĝis nun internacie valida. Por malhelpi, ke spektantoj de la galerio influu la ĵetojn al la korboj, oni metis bretojn malantaŭ ilin. La lerneja sekretariino Lyons helpis al Naismith starigi la 13 bazajn regulojn, kiuj validas preskaŭ neŝanĝitaj ĝis nun.
La 20-an de januaro 1892 okazis en Springfield la unua oficiala korbopilkomatĉo. Ene de la du duonoj de la matĉo kun paŭzo de 5 minutoj kutime okazis nur unu golo. Malgraŭ tia malalta golnombro la ludo baldaŭ disvastiĝis tra Usono.
Jam en la sekva jaro enkondukiĝis virina korbopilkado ĉe la Smith College en Northampton, Masaĉuseco. Senda Berenson Abbott multe influis la tiaman virinan korbopilkadon, adaptante la regulojn de James Naismith.. La 22-an de marto 1893 okazis la unua korbopilkado de virinoj ĉe la Smith College. Senda Berenson publikigis poste gazeton aparte por virina korbopilkado.
Jam baldaŭ post la eltrovo de korbopilkado en la jaro 1891, tiu sporto disvastiĝis ĉe universitatoj en Usono. La unua korbopilkomatĉo inter du universitataj teamoj okazis la 8-an de aprilo 1893 en Beaver Falls (Pensilvanio). La Geneva College gajnis kontraŭ la New Brighton YMCA. En la unuaj korbopilkomatĉoj ludis sep aŭ naŭ ludantoj en ĉiu teamo. La 18-an de januaro 1896 okazis la unua matĉo laŭ la nuntempa sistemo de nur kvin ludantoj en Iowa City. La Universitato de Ĉikago gajnis la matĉon per 15:12 poentoj kontraŭ la Universitato de Iowa.
En la sekvaj jaroj universitata korbopilkado iĝis pli kaj pli populara ene de Usono. La plej prestiĝaj universitato, kiel la Universitato Kolumbio, kaj universitatoj subtenis siajn teamojn. Pro la granda nombro de universitataj teamoj fondiĝis en la jaro 1906 la organizaĵo National Collegiate Athletic Association (NCAA) en Ĉikago. La unua NCAA-turniro de viroj okazis antaŭ 5500 spektantoj en la jaro 1939 en Evanston (Ilinojso). La Universitato de Oregon venkis la teamon de la Universitato de la ŝtato Ohio en la fina matĉo per 46:33.
Ankaŭ virina korbopilkado disvastiĝis ĉe universitatoj. En la jaro 1926 la Amateur Athletic Union organizis la unuan korbopilkoturniron por virinoj. De tiam okazas ĉiujare NAIA-turniroj por virinoj. En la 1930-aj jaroj organiziĝis ankaŭ korbopilkoturniroj inter virinoj kaj viroj. Oni tamen ĉiam uzis la regulojn por viroj.
En la jaroj 1948 ĝis 1951 universitata korbopilkado perdis popularecon pro multaj manipulado-skandaloj (pro Match fixing), en kiuj enmiksiĝis profesiaj teamoj.
En la sekvaj jaroj oni ludis komence per pilkoj, kiuj similas la nuntempajn volejbal-pilkojn. Ĉar tiam validis ankoraŭ la regulo, ke pilko atingitan lokon ekster la ludareo estos al tiu teamo, kiu unue atingis ĝin, ludantoj ofte saltis, senatente pri la spektantoj sur ties benkoj. Por ke la pilko ne povu atingi la spektantaron onii unue ĉirkaŭis la korbopilkokampon per maŝa barilo. Tiaj korbopilko-kaĝoj donis la anglan kromnomon cage game, tio estas kaĝoludo. Kiel malagrable estis ludi en tiuj kaĝoj priskribis Barney Sedran, teamanoj de la New York Whirlwinds: „La plej multaj inter ni daŭre havis tranĉvundojn, kaj la kampo estis kovrita de sango.“
Komence de la 20-a jarcento estiĝis du famaj teamoj, kiuj troviĝis poste en la Basketball Hall of Fame. La Buffalo Germans estis inter la plej fortaj teamoj de la YMCA. En la jaro 1904 la Germans manifestaciis ĉe la 3-a somera Olimpiko en St. Louis, ĉar korbopilkado ne estis oficiale agnoskita de la IOK. Krom la Germans, la Original Celtics estis unu el la plej influaj teamoj. En la 1920-aj jaroj anstataŭis la teamon de la Germans kaj la Celtics aliaj teamoj kiel la New York Renaissance aŭ la Cleveland Rosenblums.
En la jaro 1925 enkondukiĝis la American Basketball League (mallonge: ABL), kiu ŝanĝis la korbopilkadon en kelkaj manieroj. Tiel oni ĉesis konstrui kaĝojn el dratoj kaj anstataŭis ilin per ŝnuroj. Ankaŭ la dorsa breto (angle back-board) malantaŭ la korboj estis oficialigita.
Celo de la ludo estas ĵeto de la ĉ. 600 g (virinoj: 540 g) peza pilko en la kontraŭflankan korbon, kiu pendas en alto de 3,05 metroj.
La korbomatĉo ludatas en 4 kvaronoj kun paŭzoj de 12 minutoj en Usono, aŭ 10 min. alilande. Se la ludo estas nedecida fine de la kvara kvarono, okazas 5-minutaj plilongigoj ĝis venko de iu teamo.
Oni akiras 2 poentojn je sukcesa korboĵeto kaj 3 poentojn, se tiu ĵeto okazas malantaŭ la tri-poenta linio (6,25 m) (tio estas, la ĵeton faras ludanto, kiu en tempo de la ĵeto staras aŭ eksaltis malantaŭ tiu linio). Okaze de faŭlo ĉe ĵetoprovo al korbo, la faŭlita ludanto ricevas eblon por liberaj ĵetoj tiomfoje, kiom da poentoj li akirintus. Se la pilko – spite al la faŭlo – atingas sukcese la korbon, oni kalkulas la poentojn kaj la faŭlita ludanto ricevas bonuse liberan ĵeton. Unu sukcesa libera ĵeto validas ĉiam unu poenton.
Oni distingas ĉe faŭlo personan, teknikan, nesportan kaj ekskludan faŭlojn.
La puno de la faŭlo dependas de tio, kia faŭlo okazis: ĉu dum korboĵeto aŭ ne, ĉu la teama faŭla limo estas atingata aŭ ne. La teama faŭla limo (teamfaŭlo) signifas, ke la teamo atingis ene de unu kvarono 4 faŭlojn, tiel la kontraŭa teamo ricevas post la 5-a faŭlo 2 liberajn ĵetojn.
Kiel ĉe nesporta faŭlo. Krom tio, la pekanto devas forlasi la ludkampon aŭ la halon kaj iri al la vestiĝejo.
Paŝeraro
Ne estas paŝeraro:
Se oni prenas la pilkon post driblo per ambaŭ manoj, oni ne rajtas denove dribli. Se oni faras tion, temas pri duobla driblo (sama valoras, se oni ambaŭmane driblas).
Pozicioj:
Ekzistas multaj aliaj variantoj kun libere elpensitaj reguloj.
En 1946 fondiĝis la unua profesia korbopilka ligo, la usona NBA ("National Basketball Association"). La NBA validas kiel la plej forta ligo de la mondo. NBA-ludantoj kiel Michael Jordan aŭ Shaquille O'NEAL estas internaciaj supersteluloj.
EuroBasket, antaŭe nomita Eŭropa Ĉampionado de Korbopilkado, estas la ĉefa tuteŭropa turniro pri viraj naciaj teamoj de korbopilkado aŭ neologisme basketbalo. Ĝi okazas ĉiun duan jaron kaj organiziĝas pere de FIBA Eŭropo, la eŭropa kontinenta federacio de la Internacia Federacio de Korbopilkado, mallongigata FIBA laŭ la franca nomo Fédération Internationale de Basketball. La ĉampionado unue estis okazigita en 1935 kaj regule okazas ĉiun duan jaron ekde 1947. Tamen en 2017 ĝi sanĝiĝos al kvarjara ciklo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Korbopilko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.