Uk 2021: 106-a Universala Kongreso de Esperanto

La 106-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis virtuale inter la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021.

Ĝi estis planita por la samaj datoj en Belfasto (Nord-Irlando), sed en Aprilo 2021 ĝi estis nuligita kiel ĉeesta renkontiĝo pro la epidemio pro Covid-19, kaj anstataŭe estas planata kiel 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto.

UK 2021
Loko
Ekde 17-a de julio 2021
Ĝis 24-a de julio 2021
Oficiala retejo vk.esperanto.net
← Antaŭa Sekva →
Uk 2021: Organizado, Programo, Kongresa kuriero
Uk 2021: Organizado, Programo, Kongresa kuriero
vdr

La ĉeftemo de la kongreso estis: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj”.

En la momento de la inaŭguro, la 17an de julio jam aliĝis 1740 personoj el 95 landoj (aŭ teritorioj).

Organizado

La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estis realigo de Universala Esperanto-Asocio, en oficialaj rilatoj kun UN kaj UNESKO. Gvidas la organizteamon la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr., la Estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, Orlando Raola, la Estrarano pri Faka kaj Scienca Agado, Amri Wandel, kaj la Ĝenerala Sekretario de UEA, Aleks Kadar. Kunrealigis kaj teknike prizorgis la teamo de la neprofitocela esperantista organizo E@I. Kunrealigis kaj kunprizorgis la muzikan programon Floréal Martorell kaj la teamo de la eldonejo Vinilkosmo. Kunrealigis kaj kunprizorgis la junularan programon TEJO, pere de MOJOSA (Movado Junulara Skota).

Programo

La programo enhavis diversajn erojn, formalajn, klerigajn kaj distrajn. Oni rezervis spacojn por neformalaj renkontoj inter kongresanoj.

Kiel parto de la programo estis organizita Virtuala Movada Foiro, kun prezentado de asocioj kaj iniciatoj. Ankaŭ estis kunvokita la 74-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kies rektoro estas Michele Gazzola.

Oni ankaŭ rezervis programerojn pri Belfasto kaj Nord-Irlando, antaŭvidita sidejo de la ĉeesta Kongreso.

Kongresa kuriero

Kiel en ĉeestaj kongresoj, la 2-a Virtuala Kongreso ankaŭ ĝuis sian Kongresan Kurieron, titolitan "La Kolombo de Paco". La kuriero dissendiĝis ĉiutage dum la 2-a VK, de la 17-a ĝis la 24-a de julio, sed ankaŭ unufoje semajne dum la periodo antaŭ la 2-a VK. La nomo de la kuriero ligiĝas al la kongresa temo de la 2-a VK, kiu siavice ligiĝas al Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, kiel deklaris UN por la jaro 2021. Ĝi ankaŭ omaĝas la 75-jariĝon de Unesko, inter kiuj agadkampoj estas la kulturo de paco.

Referencoj

Eksteraj ligiloj


Tags:

Uk 2021 OrganizadoUk 2021 ProgramoUk 2021 Kongresa kurieroUk 2021 ReferencojUk 2021 Eksteraj ligilojUk 20212-a Virtuala Kongreso de Esperanto2021BelfastoEsperantoKronvirusa pandemio de 2019-2021Nord-IrlandoUniversala Kongreso de EsperantoVirtuala Kongreso de Esperanto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Puba montoMierlăuMetroThe Times1-OktinoIdanha-a-NovaAstronomiaj kaj astrologiaj simbolojJarrowLindumo1900Sârbi (Ilia)PentristoNulesVoltaireBodo WartkeMasturbadoTajlandoPeter AlexanderMoncófar (stacidomo)AngorojVPNVikioAmoroVeteroParadokso de kokino kaj ovoInternacia Fonetika AlfabetoLitovioInterretoKladrubyDonaco de CasselsJava (programlingvo)FughiuArkeologioAlgemesíDomajna nomsistemoKvirinala palacoAkademio de EsperantoKladruby (distrikto Strakonice)Pu SonglingC++Sun MicrosystemsLigo de Ĉampionoj de UEFADiskoĵetadoĈina Akademio pri SciencojKolapogiloEjakulo2-DodekinoTimo VäänänenJosé Moreno GansSenpilota aviadilo3-a de apriloAnusa seksumadoCSSAŝurbanipal30-a de julioWalter UlbrichtSântelecAmerikoRumana lingvoĈefpaĝoHumaitá (Amazonio)DublinoSeán Ó RiainSalinas (Alakanto)Keratokonuso🡆 More