Transliterumo, transliterigo aŭ transliterado estas reskribado de teksto per aliaj literspecoj ol la originalaj.
Dum transskribado celas prezenti la elparolon de fremdaj vortoj, transliterumo prezentas skribitan tekston en alia skribsistemo laŭeble fidele, do tiamaniere, ke el la transliteraĵo oni povos rekonstrui la originalan skribaĵon.
Transliterado utilas, kiam oni ne disponas taŭgan tiparon por iu skribsistemo. Ĝi utilas ankaŭ al legantoj, kiuj parole ekkonis fremdan lingvon sed ne kompetentas pri ĝia kutima skribo. Tiel ekzemple homoj ne kapablaj legi la korean alfabeton, sed jes scipovantaj la korean lingvon, povas legi korean tekston ekzemple pere de la latina aŭ cirila alfabetoj.
Alilingva fonta vorto | Transliterumo | Transskribo | Esperanto-traduko |
---|---|---|---|
των υἱών (greke) | tōn uiōn / tōn hyiṓn | ton ion | de (la) filoj |
ख़ाकी (hindie) | ḳhākī | ĥaki | kakia |
とうきょう (東京) (japane) | Tōkyō/Tôkyô/Tookyoo/Toukyou | Tokjo | Tokio |
Ideala transliterada sistemo prezentas unusolan apartan celliteron por ĉiu aparta fontlitero. Tiun principon rompas diversaj cirkonstancoj.
Povas esti, ke la celskribo ne disponas tiom vastan literprovizon kiel la fontskribo. Ankaŭ povas esti, ke oni volas ne tro arbitre uzi la literojn de la celskribo, ekzemple ne signi iun vokalon per x, ĉar x kutime sonas kiel [ĥ], [ks] aŭ similaj.
En tiaj okazoj aŭ oni akceptas ian gradon de malklareco en la sistemo, aŭ oni modifas la literprovizon de la celskribo. Tion oni faras:
Inverse okazas, ke la fontskribo estas tiom ambigua, ke oni volas kompletigi ĝin. Ekzemple al lernantoj de arabskriba lingvo helpas transliterado kun indiko de vokaloj, kiujn la araba skribo ne aŭ ne precize notas. En ĉi tia okazo la sistemo iĝas mikso de transskribo kaj transliterumo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Transliterumo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.