Ulsan (Hangul transliterumo : 울산광역시, Hanja transliterumo :蔚山廣域市) estas urbego, metropolo, havenurbo kaj la oka plej granda urbo en Sud-Koreio .
Laŭ la stato de 2018 en la urbo vivis 1 150 116 loĝantoj sur areo de 1 060,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 085 loĝantoj/km².
Ulsan | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
metropola urbo de Sud-Koreio • urbego • urbo • setlejo • havenurbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 680-010 – 689-934 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 150 116 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 085 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 129° 19′ O 35.55129.3166666666735° 33′ N, 129° 19′ O [+] | ||||
Areo | 1060,19 km² ( 106 019 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ulsan [+] | |||||
Ulsan estas la industria centro de Sud-Koreio, kaj en ĝia najbareco estas, interalie, la plej grandaj aŭtomobilaj kaj ŝipfabrikoj de la mondo de Hyundai, kaj la naftrafinejoj - ankaŭ la plej grandaj en la mondo - de la SK Energy Corporation. La MEP de la grandurbo en 2008 estis proksima al 64,000 USD pokape, signife pli alta ol aliaj sudkoreaj grandurboj; Se la grandurbo estus vicigita kiel "lando" ĝi estus la tria plej riĉa en la mondo, preterpasante Norvegio, Singapuro, Usono, Honkongo kaj Svislando.
La grandurbo estas dividita en kvin kvartalojn: Buk-gu, Dong-gu, Jung-gu, Nam-gu kaj Ulju-gun.
Ulsan estas la hejmo de la Hyundai Tigers futbalteamo de la profesia ligo de Sud-Koreio, kies hejma ludejo, stadiono Munsu, aranĝis plurajn da la ludoj en la Futbala Mondpokalo de 2002. Ankaŭ en la urbo estas universitato fondita en 1969 kie studas ĉirkaŭ 10 500 studentoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ulsan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.