Tradicia lukto aŭ popola lukto estas ajna tradicia stilo de luktado, kiu povas esti aŭ ne esti kodigita kiel moderna sporto.
Multaj kulturoj disvolvigis regionajn formojn de kaptolukto.
Tiaj luktoj konserviĝis en kelkaj disaj aŭ apartaj regionoj tra la tuta mondo. Ekzemple en Eŭropo en la Brita Insularo estas du ĉefaj centroj: nome en la Sudokcidento kie disvolviĝis la stiloj de Devon kaj Kornvalo, kaj en nordaj graflandoj, nome hejmo de la stiloj de Cumberland kaj Westmorland. Estas apartaj stiloj en Bretonio en Francio, en la regiono Leono en Hispanio, en Svisio ktp.
Aparta populareco estas en tradiciaj luktostiloj de Azio, unuflanke en Centra Azio, Turkio kaj ĉefe Mongolio, kun aparta folkloro ligita (grudancoj ktp.). Aliflanke en Ĉinio, Japanio kaj aliaj orientaj landoj.
En modernaj kulturoj disvolviĝis relative tradiciaj luktostiloj, ie ege popularaj, kiel en Meksiko (kun karakteraj maskoj, rolulkonstruado ktp), Brazilo, Usono ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tradicia lukto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.